Chinio
estas lando kun multaj nacioj. Chiu el ili havas siajn enhavorichajn
festojn. Jen kelkaj chefaj tradiciaj festoj de Han-nacio:
Printempa
Festo
Printempa
festo estas la plej grava el la tradiciaj festoj de chinoj.
La festo markas la komencon de la nova jaro lau la china luna
kalendaro kaj kompreneble estas la unua festo en la jaro.
La 30-an de la dekdua monato, kiam la horloghaj nadloj montras
la 12-an horon en la noktomezo, tuj eksplodas petardoj. Jen
venas la unua mateno de la nova jaro.
Antikve,
la chefa aktivado por celebri la Printempan Feston estis forpeli
diablojn kaj kulti dion. En miloj da jaroj formighis multaj
moroj kaj kutimoj, kiaj dio-bonvenigo, chiel-kulto kaj similaj,
kiuj portis superstichan koloron. Nun oni korpigis novan enhavon
en la malnovaj kutimoj: oni eksplodigas petardojn, gluas versparon
kaj novjarajn bildojn, ludas drakan lanternon kaj faras leonan
dancon. Per tio oni esprimas siajn ghojon kaj aspiron al la
bela vivo.
Antauvespere
de la Printempa Festo chiuj familianoj kolektighas kune kaj
ghuas abundan festenon. Oni ne dormas nokte, intime parolas
kaj intergratulas dezirante bonan komencon en la venonta jaro.
Mito rakontas,ke en la antikveco estis feroca, hommangha monstro
nomata Nian. Antauvespere de chiu novjara festo Nian
elnestighis kaj manghis homojn vagante de unu domo al alia.
Tial oni devigite metis viandon eksterdome, fermis sin en
la domon kaj ne dormis ghis tagigho. Matene oni malfermis
la pordon kaj eksplodigis petardojn por forpeli Nian.
Kaj poste oni salutis la renkontitajn parencojn, amikojn kaj
najbarojn por gratuli pro la paco. Tion oni nomas novjara
saluto. Tiu moro dauras ghis hodiau, tamen la signifo jam
shanghighas en deziron al fortuno en la nova jaro.
En
la pasinteco la festo dauris de la 8-a de la dekdua monato
ghis la 15-a de la unua monato de la nova jaro. Nun oni ghenerale
festas tri tagojn.
Lanterna
Festo
Lanterna
Festo estas la 15-a de la unua monato lau la china luna kalendaro.
Antau
pli ol 2300 jaroj en Chu-regno oni lumigis lampojn en la nokto
de la 15-a de la unua monato por kulti la dion de la Suno.
En la 5-a kaj 6-a jarcentoj, t.e. en la periodo de la Sudaj
kaj Nordaj Dinastioj, furoris budhismo kaj taoismo. Tial la
Lanterna Festo funkciis kiel religia festo. En la 7-a jarcento,
t.e. en Tan-dinastio, la festo farighis des pli solena. La
imperiestro ordonis nuligi la noktan elirmalpermeson en tiu
tago por ke chiuj libere promenu surstrate kaj sate ghuu lanternojn.
Kaj en la 10-a jarcento, t.e. en Song-dinastio, krom lumigi
lanternojn, oni ankau prezentis surstrate operon kaj dancon
richajn je folklora gusto.
En
la moderna tempo la lanterna festo servas kiel bona shanco
por montrado de popolaj metiartajhoj. Chiufoje en la nokto
de la festo, en iuj urboj oni eksponas diversformajn charmajn
lanternojn, kiel palacaj lanternoj, murlanternoj, karuselaj
lanternoj, animalfiguraj lanternoj k.a. Krome, en iuj lokoj
oni ludas ankau balancilojn kaj draklanternojn, faras raketadon,
dancas sur stilzoj kaj prezentas jango-dancon.
En
tiu tago krom rigardo de lanternoj oni ankau manghas kuiritajn
pastechojn faritajn el gluecriza faruno kun sukero, dispecigitaj
osmantfloroj kaj nuksokernoj ene. La pastecho estas maldiktegajha
kaj bongusta.
Tago
de Klaro kaj Brilo
Tago
de Klaro kaj Brilo estas la 5-a (au la 4-a) de aprilo. La
tago estas serena kaj vegetajhoj burghonas, chio revivighas
sur la tero. Tiutage oni kutime ekskursas al antauurbo. Tie
ili deshiras kelkajn salik-shosojn kaj pendigas ilin sub la
tegmentrando de sia domo. Virinoj de iuj lokoj plektas delikatan
girlandeton el salik-shosoj kaj metas ghin sur la kapon kiel
simbolon de eterna juneco.
Chinoj
havas moron viziti en tiu tago la tombojn de mortintoj por
ilin rememori au planti salikojn. Tio eble devenas de la Festo
de Malvarma Manghajho. Legendo diras, ke antau pli ol 2600
jaroj, t.e. en la periodo de Printempo kaj Autuno, la regnestro
Zhong Er, post sia surtronigho, multe premiis kaj promociis
siajn antauajn sekvantojn, sed lia savinto Jie Zhitui ne akceptis
tion kaj ekvivis sian ermitan vivon sur la monto Mianshan.
La regnestro Zhong Er povis fari nenion alian ol bruligi la
monton por ke li eliru. Sed li rifuzis tion kaj brulmortis
kune kun sia patrino. Por memori lin la antikvaj chinoj en
la tago de lia morto prenis malvarmajn manghajhojn, por eviti
uzon de fajro. La moro heredighis kaj farighis la Festo de
Malvarma Manghajho. Unu au du tagojn post la festo estas la
Festo de Klaro kaj Brilo, kiu de tiam strikte ligighis kun
balaado de tomboj por rememori mortintojn.
Nun
en la Festo de Klaro kaj Brilo oni balaas la tombojn de la
revoluciaj martiroj, metas florojn antau ili au plantas en
la tombejoj salikidojn por ilin karmemori.
La
Kvina de la Kvina Monato
La
kvina de la Kvina Monato okazas en la kvina tago de la kvina
monato lau la china luna kalendaro.
En
tiu tago chinoj remkonkursas per drakaj boatoj kaj manghas
zongzi. Estas legendo: En la periodo de Printempo kaj
Autuno antau pli ol 2000 jaroj la granda china patriota poeto
Qu Yuan (ch. 340-278 a.K.) sin dronigis en rivero en la kvina
tago de la kvina monato pro la senforteco por savi la patrolandon
el pereo kaj neebleco efektivigi siajn politikajn proponojn.
La tieaj loghantoj kun granda malghojo serchadis boate en
la rivero por trovi lian kadavron. Poste en tiu tago oni chiam
remis en boatoj por konsoli lian animon. Kaj iom post iom
formighis la kutimo de remkonkurso en tiu tago.
Frumatene
de tiu tago oni ghoje veturis de diversaj lokoj al konkursejo
per ligna boato kun pintaj kaj suprenlevitaj drakkapa pruo
kaj drakvosta pobo. Je la komenco de la konkurso oni gongas
kaj tamburas sur la bordoj, tiam la konkursantoj per sia tutforta
remado antauenmovas la boaton kiel eble plej rapide kaj rigardantoj
ghojkrias por kuraghigi ilin.
Legendo
diras ankau, ke post la morto de Qu Yuan chiujare lia edzino
jhetis manghajhon en la riveron en tiu tago por kulti lin.
Foje shi songhis, ke shia edzo diras al shi: "Drako kaptis
chiujn manghajhojn, kiujn vi donis al mi. Ghi nenion timas,
krom bambuo kaj diverskoloraj silkaj fadenoj." Poste
oni volvas manghajhon el glueca rizo per bambuaj folioj kaj
chirkauligas ghin per diverskoloraj silkaj fadenoj por rememorigi
pri la poeto. La manghajho estas nomata zongzi, kiu
poste farighis tradicia manghajho por tiu festo.
Autunmeza
Festo
La
chinoj festas sian Autunmezan Feston en la 15-a tago de la
oka monato lau la china luna kalendaro. Lun-kuko estas ilia
fest-manghajho.
Legendo
diras: En la 14-a jarcento la china popolo decidis ekribeli
kontrau la kruela reganto je la 15-a de la oka monato lun-kalendara.
Ili enshovis en lun-kukon paperslipon kun dato de ribelo kaj
ghin transdonis unu al alia. Poste oni ekhavis la kutimon
manghi lun-kukojn. Nun la kutimo simbolas harmonian kuneston
de la tuta familio.
Estas
multaj specoj de lun-kukoj. Ili estas kun farchoj de juglandoj,
pinaj nuksoj, akvomelonaj semoj kaj sekigitaj fruktopecoj
ene, au kun jujubpulpo, sukerita fazeola pasto kaj hakita
shinko interne kaj tegajho el tritika faruno knedita kun oleo
kaj sukero ekstere. La kukoj estas bakitaj orflave, havas
diversajn formojn, plej ofte rondan. Oni shatas ilin pro ilia
delikateco kaj dolcheco. Oni achetas ilin ankau kiel festodonacon
al siaj parencoj au amikoj.
Ofte
estas bona vetero en mezautuno. Vespere sub la hela luno kunsidas
la tuta familio chirkau la tablo por manghi lun-kukojn kaj
ghui la lunon ghis profunda nokto. La festo nature vekas nostalgion
che tiuj, kiuj loghas for de sia hejmloko.
Antaue,
tiuvespere en iuj lokoj oni metis fruktojn kaj lun-kukojn
sur tablojn en sia korto kaj bruligis incenson kaj lumigis
kandelojn che lunlevigho por kulti la dion de la luno.
Festo
Duble Naua
La
festo Duoble Naua estas celebrata en la 9-a tago de la naua
monato lau la china luna kalendaro.
Oni
havas la feston en autuno -- ora rikolta sezono. Post laborado
oni ghoje sin amuzas per montogrimpado dum la festotago.
Pri
la festo cirkulas legendo: En la Orienta Han-dinastio (25
p.K. -- 220 p.K.) feo Fei Changfang diris al sia dischiplo
Huan Jing:"Vian familion trafos malfelicho je la 9-a
de la naua monato. En tiu tago chiu el via familio dorse portu
sakon kun kornusfruktoj al monto por tie trinki krizanteman
vinon, tiam la malfelicho estos evitita." La familianoj
de Huan faris tion lau lia propono. Reveninte hejmen, ili
vidis, ke mortis chiuj iliaj brutoj. Poste, je la 9-a de la
naua monato chiujare oni montogrimpas por sia bono. Tio ebligas
al la festantoj ghui pejzaghojn kaj spiri freshan aeron.
Kornuso
estas sovagha planto kaj ghiaj fruktoj servas kiel medikamento.
Estas interesa aktivado kolekti kornusfruktojn dum la festo.
Lau
la malnova moro, en la festotago la gepatroj devas regali
sian edzinighintan filinon per vaporumita farunajho, tial
oni nomas tiun feston ankau Festo de Filino. Estas du specoj
de tia manghajho: unu farita el sukerita faruno en du au tri
tavoloj, kun malgrandaj fruktopecoj en la interno; alia surhavanta
jujubojn, sensheligitajn kashtanojn au kratagfruktojn. Se
la filino ne povas cheesti, tio malghojigas shiajn gepatrojn
kaj gefratojn.
|