Vego
okcidente de la Lakta Vojo estas la plej brila stelo en la
konstelacio Liro. Trans la Lakta Vojo brilas Altairo, kiu
apartenas al la konstelacio Aglo. Ambauflanke de Altairo estas
po unu malgranda stelo. En la china lingvo Vego signifas teksistinon
kaj Altairo boviston. En la china mito Bovisto kaj Teksistino
estis geedza paro kaj la du malgrandaj steloj -- iliaj infanoj.
La antikva mito pri Bovisto kaj Teksistino devenis de Vego
kaj Altairo. Kian amaferon ili havis kaj kial ili renkontighas
nur unu fojon chiujare? Jen legu la malsupran miton:
La
historio okazis en Han-dinastio (206 a.K.-- 220 p.K.).
Teksistino
estis le plej juna filino de la Chiela Imperiestro. Shi estis
tre lerta en brodado kaj la de shi farita vesto estis bela
kiel chielarko. Shi estis tre amata de la gepatroj.
La
gepatroj de Bovisto forpasis antau longe. Li estis ofte turmentata
de la pli agha frato kaj ties edzino. Tial en la vivo li estis
akompanata nur de bovo. Chiusomere Teksistino kaj shiaj 6
fratinoj flugis al lago proksima de la vilagho de Bovisto
por banado kaj ludado... Iutage la bovo proponis al Bovisto,
ke li edzighu al Teksistino, la plej bela el la fratinoj.
En tiu tago Teksistino kaj shiaj fratinoj venis al la lago
por sin bani kaj petoli en la akvo. Bovisto, kiu sin kashis
en la fragmitejo, elkuris kaj forportis la vestojn de Teksistino.
La surprizitaj feinoj haste albordighis, sin vestis kaj forflugis,
escepte de Teksistino. Sincere petite de Bovisto, shi konsentis
edzinighi al li. Post la geedzigho Bovisto diligente terkulturis
kaj Teksistino dommastrumis. Ili vivis feliche en granda amo.
La edzino naskis filon kaj filinon. Antau sia morto la bovo
testamentis, ke li restigu ghian felon, kiu povos helpi lin,
se li surhavos ghin pro urgha bezono. Post la morto de la
bovo, la geedza paro kun larmoj en la okuloj kashis ghian
felon kaj enterigis ghin sur montodeklivo. La fratinoj de
Teksistino opiniis, ke la juna fratino vivis mizere en la
homa mondo, kaj proponis al shi reflugi al la chiela palaco.
Informighinte
pri la edzinigho de sia filino al Bovisto, la Chiela Imperiestro
kaj ties edzino ekbolis de kolerego. Ili ne plu permesis al
aliaj filinoj flugi al la homa mondo por viziti la fratinon,
kaj la imperiestra edzino persone flugis al la homa mondo
gvidante alian dion. Che foresto de Bovisto ili forkaptis
Teksistinon. Reveninte hejmen, Bovisto ne vidis la edzinon,
tuj surhavis la bovan felon kaj postkuris shin, kunportante
siajn du infanojn. Bovisto survoje jam vidis la edzinon kaj
estis tuj kuratingonta shin. Ghuste en en tiu momento la chiela
imperiestredzino haste prenis sian harpinglon kaj per ghi
faris strekon en la aero. Jen post shi tuj aperis torenta
Lakta Vojo (chinoj nomas Laktan Vojon Arghenta Rivero), kiu
baris la vojon al Bovisto.
De
tiam Bovisto kaj Teksistino povis nur rigardi unu la alian
kun larmoj trans la rivero. Longe poste, trovinte, ke oni
ne povis rompi ilian amon, la Chiela Imperiestro kaj lia edzino
permesis al ili rendevui chiujare nur unufoje, t.e. en la
sepa tago de la sepa monato lau la luna kalendaro. Chiujare
en tiu tago la pigoj flugas de la homa mondo al la chielo
por fari ponton super la Arghenta Rivero, por ke Bovisto kaj
Teksistino povu rendevui.
Tiutage
en la silenta nokto en la vinberghardeno oni povas audi ameman
interparolon de Bovisto kaj Teksistino kaj ankau pro laciga
ponto-konstruado la pigoj perdas siajn plumojn.
|