La tekulturo de Chinio havas longan
historion. La chinoj trinkis teon, kreis kaj disvolvis tearton
kaj teceremonion kaj verkis multajn librojn pri teo, kiel
ekzemple "Libro de teo" kaj "Plukado de tefolioj",
kiuj formis teceremonian spiriton de Chinio. Ghi siaflanke
spegulis la disvolvighon de Chinio en politiko, ekonomio kaj
religio.
Historio
de disvolvigho de tekulturo
 Chirkau
la 300-a jaro multaj intelektuloj komencis trinki teon kaj
burghonis tekulturo. En la 780-a jaro aperis "Libro de
teo" de Lu Yu. Chirkau la 1000-a jaro aperis inter intelektuloj
societoj de tetrinkemuloj kaj la kutimo de tetrinko aperis
ankau en la kortego. Imperiestro de Song-dinastio (960-1279)
tre shatis trinki teon kaj establis en la palaco institucion
por teo kaj oni komencis klasifiki teon. La shato en la palaco
vekis furoron che la popolo, kaj tiam oni donacis teon al
amikoj, regalis gaston per teo kaj prezentis teon por geedzigho,
kaj che la popolo ech okazis teceremonia konkurso.
En
la lastaj jaroj de la 14-a jarcento teo farighis temo en sennombraj
literaturajhoj. En la 17-a jarcento pli kaj pli multighis
la specoj de teo kaj aperis profesio koncerne teeksportadon.
En
la lastaj jaroj la jara produktokvanto de teo superis 600
mil tunojn kaj sinsekve aperis novaj societoj de tetrinkemuloj
kaj esplorantoj de tekulturo. Pli kaj pli multighis tetrinkejoj
kaj esplorado pri tekulturo disvastighis eksterlande. Multaj
lokoj de Chinio aranghas te-festivalon en famaj produktejoj
de teo, ekzemple Yunnan- kaj Fujian-provincoj.
Te-sanktulo
Lu Yu
 Iun
autunan matenon de la 733-a jaro, maljuna bonzo Zhiji estis
faranta korpoekzercadon. Li audis kriojn de sovaghanseroj
kaj iris lau la sono profunde en fragmitejon. Li vidis, ke
multaj sovaghanseroj kovris per siaj flugiloj bebon purpurighintan
pro frosto. Li tuj portis la bebon en la templon kaj donis
al ghi la nomon Lu Yu.
Lu
Yu estis lernema kaj progresis rapide dank' al instruado de
la erudita bonzo. Lu Yu shatis poezion sed ne budhismon kaj
interesighis pri teo, kiam li preparis tetrinkajhon por la
majstro. Poste Lu Yu forlasis la templon.
Li
venis al iu teatra trupo kaj aktorighis. Lia elstara aktorado
multe plachis al iu prefekto, kaj tiu lasta donacis al li
poeziajn librojn kaj skribilaron.
Kaj
tiam Lu Yu komencis diligentan lernadon. Li studis teon kaj
ofte iris serchi drogherbojn, florojn kaj foliojn, kies infuzajhoj
estas trinkeblaj. Li povis ne nur kuraci kunlernantojn, sed
ankau fari multajn shatatajn trinkajhojn. Li registris la
procedon de tepreparado. Foje li iris kolekti sovaghajn krizantemajn
florojn kaj trovis fonton apud granda shtono sur montodeklivo.
Li petis larghigi la fonton kaj nomis ghin "Fonto de
Lu Yu". La fonto estas neelcherpebla kaj la akvo estas
tre klara kaj dolcha, per kiu li infuzis teon.
Post
granda penado li finis la skribadon de "Libro de teo",
la unua faka verko pri tekulturo.
Trinkilaro
kaj tearto
En
Chinio oni uzas tetrinkilarojn porcelanajn, fajencajn, lakchizitajn,
vitrajn, metalajn, lignajn kaj bambuajn. La plej superaj tetrinkilaroj
estas faritaj el purpura kaolino en Yixing de Jiangsu-provinco.
Nuntempuloj
trinkas teon en tri manieroj:
1.
El tetaso kun kovrilo - En la antikva Chinio, chu en kortego,
chu inter la popolo, oni trinkis teon el taso kun kovrilo.
Tio estas la plej populara maniero.
2.
El granda krucho - De antikveco la chinoj prenis kruchon kiel
kutiman ujon por trinki teon. Oni infuzis teon en granda krucho
kaj dividis la infuzajhon. Tiu maniero estas multe pli populara
en la nordo ol en la sudo.
3.
Teceremonio Gongfu - Maniero shatata en la suda parto
de Fujian-provinco kaj Guangdong-provinco. La procedo estas
tre pedanta. Por tio oni devas pretigi specialan trinkilaron
kaj ankau bonajn tefoliojn kaj bonan akvon. Malsamaj specoj
de teo postulas malsamajn manierojn por infuzado.
Famaj
specoj de teo
Teo
de Chinio estas klasifikita en 8 kategoriojn:
Bruna
teo estas fermentigita, kaj la plej fama estas bruna teo produktita
de Qimen.
Verda
teo estas bake sekigita fresha tefolio, kaj la plej famaj
estas Yuhuacha, Lumudan de Jiangshan, Longjing
de Xihu kaj Maojian de Xinyang.
Blanka
teo: la plej famaj estas Baimudan kaj Yinzhenbaihao.
 Flava
teo: Yinzhen de Junshan.
Nigra
teo: Puercha.
Aromita
teo: Jasmena teo, roza teo kaj osmanta teo.
Wulong-teo:
Wulong de Taiwan kaj Tieguanyin de Fujian.
Premita
teo: teo premita en formo de briko au bulo, longe konservebla.
Funkcioj
de teo
Krom
trinki infuzajhon de teo, oni uzas teon ankau en gastronomio.
Oni
uzas teon en gastronomio pro ghia farmacia funkcio. De antikveco
chinoj kredis, ke chiuj manghajhoj havas farmacian funkcion.
Teo havas koloron, aromon, guston kaj formon, kaj servas kiel
spicajho kaj medikamento, tial pladoj kun teo havas duoblan
funkcion, ke ghi povas stimuli apetiton, kvietigi malsaton
kaj preventi iujn malsanojn. Ekzemple oni kuiras ovon en teo
kaj diversaj spicajhoj, miksas teon kun kacho au rizo, preparas
senkrustigitajn salikokojn kun teo, vaporumas karason kun
Longjing-teo, buljonon kun teo kaj tomatan supon kun
verda teo.
|