Jam
antau 3 mil jaroj la chinoj bone konis movighon de la suno.
Kaj poste lau movigho de la suno kaj luno kaj lau la rilatoj
inter vetero kaj animala kaj vegetala kreskado kaj aliaj naturaj
fenomenoj oni dividis la jaron en 24 egalajn partojn kaj donis
al ili nomon, tio ja estas la 24 sunperiodoj.
Deveno
de la sunperiodoj
Oni
opinias, ke la 24 sunperiodoj apartenas al la kategorio de
la luna kalendaro, sed fakte ili estas difinitaj lau la suna
kalendaro, tio estas, lau la situo de la suno sur la ekliptiko
oni dividis unu jaron en 24 egalajn partojn, char la ekliptiko
havas 360 gradojn, tial chiu ghia 1/24 havas 15 gradojn. Char
la suno bezonas la saman tempon por trairi chiun parton, tial
la 24 sunperiodoj estas preskau samlongaj lau la suna kalendaro:
En la unua duonjaro la sunperiodoj datighas ch. la 6-an kaj
21-an de chiu monato, dum en la dua duonjaro ch. la 8-an kaj
23-an de chiu monato.
Lau
la luna kalendaro la Printempokomenco estas la unua sunperiodo.
La nomoj de la 24 sunperiodoj estas difinitaj lau la pozicio
montrita de Granda Ursino kaj la tiama natura klimato.
Detale
pri la sunperiodoj
 Printempokomenco,
che la 315-a grado sur la ekliptiko, estas la unua sunperiodo.
Post ghi chiuj vegetajhoj viglighas kaj de tiam komencighas
la nova jaro.
Pluvo,
che la 330-a grado sur la ekliptiko, montras, ke tiam ekblovas
printempa vento, degelas negho kaj glacio, la aero farighas
humida kaj pluvo plimultighas.
Insekto-vekigho,
che la 345-a grado sur la ekliptiko, montras, ke post la Printempokomenco
la vetero varmetighas, audighas printempa tondro kaj la vintrodormintaj
insektoj vekighas kaj kovighas insektaj ovoj. Ie en Chinio
oni komencas plugadon.
Printempa
Ekvinokso, che 0 grado sur la ekliptiko. En tiu tago la suno
brilas rekte super la ekvatoro. Tio estas mezo de la 90-taga
printempo. Tiutage la noktodauro egalas la tagodauron en la
norda kaj suda hemisferoj. Post tiu tago la suno rekte prilumas
pli kaj pli norden kaj la norda hemisfero havas pli longan
tagodauron kaj malpli longan noktodauron. En la norda hemisfero
la travintrintaj plantoj eniras en la periodon de daura kreskado.
Klaro
kaj Brilo, che la 15-a grado sur la ekliptiko. Tiam farighas
pli kaj pli varmete, plantoj komencas ghermi kaj chiuj vivajhoj
komencas kreski. La kamparanoj ekokupas sin pri semado kaj
plugado. Antaue en tiu tago oni pendigis poplajn kaj salikajn
branchojn che la enirejo de sia hejmo kaj nun oni ankorau
kutimas en tiu tago ekskursi antauurben kaj viziti tombejon.
Grenpluvo,
che la 30-a grado sur la ekliptiko, signifas ke la pluvo kreskigas
grenon. La chinoj havas proverbon "Antau kaj post grenpluvo,
oni semas fabojn kaj melonojn."
Somerkomenco,
che la 45-a grado sur la ekliptiko, signifas, ke de tiam chiuj
vegetajhoj prosperas. Kutime oni rigardas la Somerkomencon
kiel gravan tagon, de kiam evidente levighas temperaturo,
proksimighas varmaj tagoj, plimultighas tondro kaj pluvo kaj
agrikulturajhoj eniras en la tempon de rapida kreskado
Grajnoformigho,
che la 60-a grado sur la ekliptiko, montras, ke de tiu tago
hordeo, vintra tritiko kaj aliaj plantoj, rikoltotaj somere,
fruktighas, sed ankorau ne maturighas.
Grenspikigho,
che la 75-a grado sur la ekliptiko, montras, ke tiu tago estas
tauga por semado de malfrua greno, milio kaj aliaj spikohavaj
specoj de greno. Se oni semas ilin malfrue, do ili ne maturighas.
Antau kaj post tiu sunperiodo en la meza kaj malsupra basenoj
de Yangzi-rivero plimultighas pluvo, levighas temperaturo
kaj komencighas tempo de senchesa pluveto, konstanta humido
kaj sufoka varmo, kaj vestoj kaj aliaj objektoj facile shimas.
Somera
Solstico, che la 90-a grado sur la ekliptiko, montras, ke
en tiu tago la suno rekte prilumas super Kankro-tropiko. En
la tagmezo la suno lumas plej alte, kaj en la Somera Solstico
la tago estas la plej longa kaj la nokto la plej mallonga
en la norda hemisfero. Ekde tiu tago komencighas la varmega
somero kaj la vegetajhoj kreskas plej rapide. Post tiu tago
la suno movighas iom post iom suden kaj en la norda hemisfero
la tago farighas pli kaj pli mallonga dum la nokto pli kaj
pli longa.
 Modera
Varmo, che la 105-a grado sur la ekliptiko, montras, ke tiam
la vetero estas tre varma, sed ne varmega. Post nelonge venos
la plej varmaj tagoj.
Varmego,
che la 120-a grado sur la ekliptiko, montras, ke venas la
plej varma tempo kaj en multaj lokoj de la baseno de Yangzi-rivero
la temperaturo povas atingi 40 gradojn /C. Tiam estas varmege
kaj ofte pluvas kaj la lando ofte estas atakata de inundo.
Autunkomenco,
che la 135-a grado sur la ekliptiko, montras, ke post nelonge
la vegetajhoj maturighos kaj la jaro eniras en agrablan autunon
kaj la temperaturo iom post iom mallevighas.
Varm-retirigho,
che la 150-a grado sur la ekliptiko, montras shanghighon de
la temperaturo kaj la somera varmo jam atingas sian finon.
Blanka
Roso, che la 165-a grado sur la ekliptiko, montras, ke la
tagoj farighas pli kaj pli malvarmetaj kaj plimultighas blanka
roso sur la tero.
Autuna
Ekvinokso, che la 180-a grado sur la ekliptiko, samkiel la
Printempa Ekvinokso, montras, ke en tiu tago la suno rekte
prilumas super la ekvatoro kaj la tagodauro egalas la noktodauron.
De tiu tago la suno movighas de la ekvatoro pli kaj pli suden
kaj en la norda hemisfero la tago farighas pli kaj pli mallonga
kaj la nokto pli kaj pli longa. Lau la luna kalendaro tiu
tago ghuste estas en la mezo de la 90-taga autuno, sed lau
astronomio en la norda hemisfero autuno komencighas ghuste
de tiu tago.
Malvarma
Roso, che la 195-a grado sur la ekliptiko, montras, ke post
la Blanka Roso la vetero iom post iom malvarmighas, aperas
roso kaj en la tago de Malvarma Roso la nokta roso plimultighas
kaj la temperaturo falas pli malalten.
Prujnofalo,
che la 210-a grado sur la ekliptiko, montras, ke la vetero
jam malvarmighas kaj ekaperas prujno.
Vintrokomenco,
che la 225-a grado sur la ekliptiko, montras, ke post tiu
tago en la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero aperas
glacio kaj la kamparanoj kutime ekokupas sin pri fundamenta
akvoutiliga konstruado kaj aliaj agrikulturajhoj.
 Negheto,
che la 240-a grado sur la ekliptiko, mem signifas, ke falas
la temperaturo kaj ekneghetas kaj la norda Chinio jam eniras
en glacian sezonon.
Neghego,
che la 255-a grado sur la ekliptiko, estas tago, che kiu neghas
ankau en suda Chinio, dum en norda Chinio estas sufiche malvarme.
Vintra
Solstico, che la 270-a grado sur la ekliptiko, estas tago,
kiam la suno rekte prilumas super la Tropiko de Kaprikorno
kaj tiam la tago estas la plej mallonga dum la nokto la plej
longa en la norda hemisfero, kiu estas regata de frosta vintro.
Lau astronomio tiu tago estas komenco de vintro en la norda
hemisfero kaj post tiu tago la suno prilumas pli kaj pli norden
kaj la tago iom post iom plilongighas en la norda hemisfero.
Modera
Malvarmo, che la 285-a grado sur la ekliptiko, montras ke
la norda hemisfero eniras en frostan vintron, tamen malvarmo
ankorau ne atingas sian kulminon.
Malvarmego,
che la 300-a grado sur la ekliptiko, montras, ke tiu tago
estas la plej malvarma en la jaro.
La
Malvarmegon sekvas la Printempokomenco kaj iom post iom varmetighas.
Jen la tero rondiris unu fojon chirkau la suno.
El
la supre diritaj ni scias, ke la 24 sunperiodoj povas esti
dividitaj en 4 partojn, t.e. 8 montras alternighon de la kvar
sezonoj: Printempokomenco, Printempa Ekvinokso, Somerkomenco,
Somera Solstico, Autunkomenco, Autuna Ekvinokso, Vintrokomenco
kaj Vintra Solstico; 5 montras shanghighon de la temperaturo:
Modera varmo, Varmego, Varm-retirigho, Modera Malvarmo kaj
Malvarmego; 7 montras precipitadon: Pluvo, Grenpluvo, Blanka
Roso, Malvarma Roso, Prujnofalo, Negheto kaj Neghego; kaj
4 montras vekighon de insektoj kaj agrokulturajn aferojn:
Insekto-vekigho, Klaro kaj Brilo, Grajnoformigho kaj Grenspikigho.
|