Jado estas nedisigeble fandita en la chinan kulturon. Ghi
aperas kiel liturgia ilaro, shtata sigelilo, instrumento,
ornamajho kaj entombigitajho kune kun kadavro. Krome ghi aperadas
en la chinaj ideogramoj. Tio montras, ke la chinoj multe esperas
de ghi kaj enkorpigas en ghi komplikan senton.
Signifo
de jado en la china lingvo
Chinoj
tiel eksplikas la ideogramon jado: "Jado, bela shtono."
Trovighas
sume 500 chinaj ideogramoj, kiuj havas konsistigan parton
signifantan jadon. Kaj vortoj koncernantaj jadon estas malfacile
nombreblaj. En la chinaj ideogramoj chiuj vortoj pri juvelo,
gemo k.a. trezoroj rilatas jadon.
Por
antikvuloj la vorto jado estas simbolo de beleco kaj nobleco.
En antikvaj versoj oni komparis chiujn bonajn personojn kaj
belajn ajhojn kun jado. Kaj multaj homoj donas al siaj infanoj
nomon inkluzivantan la ideogramon jado. En "Rughdoma
Songho", la plej granda klasika romano de Cao Xueqin,
estas heroo nomata Baoyu, kaj en la china lingvo la nomo signifas
trezoran jadon. La autoro enkorpigis en la bela jado sian
idealon. Amo al jado profunde radikighis en la koro de la
chinoj.
La
beleco de jado estas sendependa de la homa volo, kaj oni kredas,
ke "bela jado estas hazarde renkontebla, sed ne serchebla".
La
ekonomian valoron de jado ne superas tiu de aliaj objektoj,
nome "oro havas prezon, sed jado ne", ke oni konservas
jadon prefere al oro.
La
kulturo de jado en Chinio havas historion de 7000 jaroj. Ghi
estas speciala kulturo, kaj jado havas specialan signifon
por la chinoj.
Hetian,
produktejo de jado
Por
gajni jadon, homoj multege elspezis, kaj aprecado de jado
farighis grava konsistiga parto de la china kulturo.
Deantikve
la chinoj shatas jadon, sed en la meza parto de Chinio oni
malofte trovas jadon. Bonkvalita jado troveblas en la okcidenta
parto de Chinio. La amo al jado ekestis che trovo de jado
en Lantian de Shaanxi-provinco, kaj poste oni trovis jadon
en Hetian sub Kunlun-montaro.
Jado
havas 5 kolorojn: blanka, flava, nigra, rugha kaj smeralda.
La plej bona jado estas blanka jado de Hetian.
Jado
de Hetian havas historion de 7000 jaroj kaj konsistigas chefan
parton de la jada kulturo de Chinio.
Jado
de Hetian estas fajna, la koloro similas al shafa graso. Ghi
havas la brilon de vitro, graso kaj vakso. Krome ghi estas
pli firma ol shtalo. Delikate gravurita jadajho povas kulturi
karakteron kaj temperamenton de homoj.
En
la antikvaj materialoj oni nomis Kunlun-montaron "Monto
de jado" kaj "Regho de la montoj". Antau pli
ol 5100 jaroj jado de Hetian jam aperis en Anyang, la tiama
chefurbo de Shang-dinastio. Sklavposedantoj kaj aristokratoj
fieris pro uzado de jadajhoj. Ili kunportis jadajn ornamajhojn
kaj estis entombigitaj kune kun jadajhoj. La nombro de entombigitaj
jadajhoj estas surprize granda.
En
la Okcidenta Zhou-dinastio antau 5000 jaroj jado de Hetian
jam farighis nemalhavebla por la vivo de la korteganoj. Oni
uzis jadan ilaron en rito kaj kulto, kaj en akcepto de imperiestro.
La jada kulturo de Chinio fiksighis en la formo en tiu periodo.
Estetika
valoro de jado
Jado
estas multe shatata pro sia bela kvalito, bela koloro, bela
sentebleco kaj bela sono. Deantikve la chinoj shatas jadon
pli ol oron kaj aliajn juvelshtonojn. En antikveco estis principo,
ke "sen kialo ghentlemano ne demetas jadan ornamajhon".
Oni prenis la belan koloron kaj firman kvaliton de jado simbolo
de humaneco kaj sagheco. Jado ne havas akran eghon kaj sonas
orelplache, kaj oni rigardas tion justeco kaj honesteco. Ghuste
pro tio deantikve oni preferas jadon.
En
antikveco oni portis jadajhon ne sole por ornami, sed ankau
por esprimi la spiritan mondon kaj memkulturon, nome montri
sian virton kaj indiki la socian pozicion, senton kaj klerecon
kaj lingvan intershanghon. Ghentlemano portis jadan ornamajhon
por atentigi sin, ke li estu virta kiel jado.
Funkcioj
de jado
Jado
estas ofte uzata en la chiutaga vivo kiel donaco, memorigajho
kaj feticho.
Nun
multe plibonighis la formo, plastiko, desegno, esprimmaniero
kaj prilaborado de jadajhoj kaj oni pli akcentis la fetichecon,
aprecindecon kaj arton. La chefaj specoj de jadajhoj inkluzivas
homajn figurojn, florojn, luksajhetojn kaj envazajn miniaturajn
pejzaghojn.
Ornamaj
jadajhoj havas multajn specojn, ekzemple braceleto, ringo
kaj ora inkrustajho. La kruda jado dividighas en du kategoriojn:
molan kaj malmolan. Se oni klasifikas pli detale, multaj juvelshtonoj
povas esti kalkulataj jado. Krom agato, ankau smeraldo kaj
kristalo povas esti kalkulataj jado.
Jado
estas natura mineralo. Lau la china medicino mineralo povas
esti drogo, kaj en la antikva farmakopea verko "Bencao
Gangmu" de Ming-dinastio (1368-1644) estas noto: "Jado
povas kvietigi animon, vigligi sangan cirkuladon, nutri la
koron kaj pulmojn, akrigi vidadon kaj audadon, fortikigi la
tendenojn kaj ostojn..." Moderna scienca analizo pruvis,
ke jado entenas multajn mikroelementojn, ekzemple zinko, fero,
kupro kaj magnezio. Kunportante jadajn ornamajhojn, oni povas
aldoni al si elementojn mankantajn en sia korpo, ensorbi au
elimini superfluajn elementojn kaj mikroelementojn por protekti
la sanon. Ekzemple purpura kristalo kaj kvarco havas la funkcion
kvietigi la animon, kaj agato povas kvietigi febron kaj akrigi
vidadon.
Krome
oni faras kapkusenon, irbastonon, kombilon k.a. el jado por
sanitara celo.
Kolektado
de jadajhoj
Antikvaj
jadajhoj estas altvaloraj por koservado pro la historia kaj
estetika valoro. Jada kulturo estas nedisigebla de la kutimo
de kolektado kaj konservado de jadajhoj.
Oni
kolektas kaj konservas jadajhojn lau temoj, ekzemple tiuj
de Tang-dinastio, tiuj de Song-dinastio, tiuj de Ming-dinastio
kaj tiuj de Qing-dinastio. Lau la uzado oni kolektas jadajhojn
kunportatajn kaj liturgiajn. Kaj lau plastiko oni dividas
la jadajhojn en kategoriojn de jada peco, jada homo kaj jada
ringo.
|