En
Chinio vivas 56 nacioj kaj chiu nacio havas sian totemon.
Drako estas prenata de multaj nacioj kiel totemo. Parto de
la nacioj dividighas en plurajn klanojn lau la respektiva
kultata totemo. Ekzemple tigro estas totemo de la tigra klano
kaj koko - totemo de la koka klano de Baj-nacio. Drako, tigro
kaj koko estas 3 el la 12 jarsimbolaj bestoj, sed kiel totemo,
ili aperis pli frue ol jarsimbolaj bestoj.
Nur
1 el la 12 jarsimbolaj bestoj estas imagita. Tio estas drako.
La china drako havas fundamentajn karakterizajhojn de totemo
kaj estas kultata de chiuj nacioj. La ntikva libro "Determinoj
de Ideogramoj" diras, ke "drako estas la plej longa
besto kun skvamaro. Ghi povas sin kashi, grandighi kaj malgrandighi,
longighi kaj mallongighi. En printempo ghi ascendas la chielon
kaj mergighi en autuno en profunda akvo". En mito Yandi,
Huangdi, Yao, Shun kaj Liu Bang, la unua imperiestro de Han-dinastio,
havas iajn rilatojn kun drako au en maniero de naskigho au
en aspekto, kaj ili nomis sin ido de drako. Ech nun la chinoj
shatas nomi sin idaro de drako. En Chinio plejparto de la
nacioj prenas drakon kiel dio-protektanton.
Ankau
serpento estas grava totemo, kiu poste farighis dio. En china
mito estas Dio Fuxi kaj diino Nüwa, kiuj havas homan
kapon sed serpentan korpon. Ili estis gedioj de generado.
Ambau aperas en novjara bildo kiel intervolvighantaj serpentoj.
Ili havas afablan mienon. Nüwa simbolas patrinecon kaj
Fuxi - patrecon. Nun ankorau multaj homoj kultas diinon Nüwa.
En kamparo de iuj lokoj de Chinio oni kultas serpenton kiel
dion kaj kamparanoj ghojas, se serpento aperas en ilia hejmo.
Ili kredas, ke serpento protektas la familianojn kaj la grentenujo
neniam elcherpighos dank' al apero de serpento.
Rato okupas la unuan lokon inter la
12 bestoj kaj estas kultata kiel totemo de iuj nacioj. En
prahistorio nemalmultaj klanoj opiniis, ke rato estas ilia
prapatro. Ili fieras, ke ili estas posteuloj de rato. Ili
bildigas kaj skulptas raton kaj solene kultas ghin en festoj
por peti ghian protekton.
La tigra klano de Baj-nacio prenas blankan virtigron kiel
sian prapatron kaj kredas, ke tigro ne damaghas ilin.
La
koka klano de Baj-nacio kredas, ke iliaj prapatroj elkovighis
el ovoj de ora koko, ke koko antauscias la estontecon kaj
protektas ilin.
Porko-dio
estas kultata de nordaj chasantaj nacioj. Manchuroj opinias,
ke ghi estas granda dio, ke ghia korpo estas pli granda ol
monto, ghia hararo pli densa ol arbaro kaj ghi estas patronanto
de la nacio.
Nashi-nacio
kultas bovon, ke ghi estas dia besto kreinta la mondon.
Nomadoj
kaj chasantaj nacioj en la nordo de Chinio kultas chevalon.
Manchuroj kultas chevalo-dion. En ilia imago dia chevalo estas
blanka, ghia vosto kaj neniam pritondita, kaj ghiaj vostharegoj
estas ligitaj per multkolora silka rubando.
Kazahhoj
kultas kapron. Ili kultas kaprodion opiniante, ke ghi regas
chiujn kaprojn en la mondo. Ili esperas abundan reproduktighon
de kaproj pere de kultado al kapro-dio. Ili kultas ankau shafon.
Kulto al kapro kaj shafo pruvas, ke kapro kaj shafo estas
unue bredataj de homoj.
Han-nacio
estas unu el la nacioj, kiuj pli frue dresis hundon. Manchuroj
kultas hundon kaj rigardas ghin favoranto de la nacio. Ili
ne buchas nek batas ghin kaj neniam portas chapon el ghia
pelto.
Jao-nacio
en Gungxi kultas simiinon kredante, ke shi estas prapatrino
de la nacio. Jao-nacio ne chasas nek manghas simion.
Leporo
ne estis prenata kiel totemo, sed en mito ghi vivas en la
luno kune kun feino Chang'e kaj viro Wu Gang. Chang'e estis
edzino de regho, kiu paffaligis 9 el la 10 sunoj sur la chielo.
Foje shi shtele englutis senmortigan pilolon kaj flugis en
la lunon. En la luno shi suferis de granda soleco kaj nostalgio
kaj malsanighis. Feliche shi havas amikon Wu Gang kaj jadan
leporon. La leporo chiutage pistas kuracherbojn por shi kaj
Wu Gang faras por shi osmantan vinon. La medikamento kaj vino
faras shin ghoja kaj shi dancas en kontentigho. Sed la homoj
sur la tero vidas shin dancanta nur unu fojon en jaro, nome
en la 15-a tago de la oka monato lau la luna kalendaro. Ili
kultas la leporon kiel medikamentan dion, malgrau ke ghi preparas
medikamenton nur por Chang'e. Ili rigardas ghin bonkora kaj
auspicia kaj prenas ghin kiel unu el la 12 jarsimbolaj bestoj.
|