Novjara
bildo estas unu el la specoj de la china popola arto. Noto
pri tiu artformo estas legebla en historia dokumento de la
11-a jarcento. La arto ekfuroris en la mezo de la 18-a jarcento,
kaj preskau chiuj familioj shatas pendigi en la chambroj novjaran
bildon por densigi la festan atmosferon.
La
tradiciaj novjaraj bildoj estas faritaj chefe per ksilografia
metodo. Lau enhavoj ili dividighas en kvar kategoriojn pri
kurantaj aferoj, folkloroj, teatrajhoj kaj popolaj rakontoj.
Kaj lau formoj ili dividighas en kvar kategoriojn por pordkurteno,
kalendaro, lanterno kaj fresko.
En
la fino de la 14-a jarcento farado de novjaraj bildoj jam
havis certan skalon. En la mezo de la 18-a jarcento multaj
metiejoj de novjaraj bildoj aperis en diversaj lokoj de Chinio,
ekzemple Yangliuqing de Tianjin, Zhuxianzhen de Henan kaj
Taohuawu de Jiangsu. Chiu el tiuj lokoj havis siatempe centon
da butikoj de novjaraj bildoj kaj chirkaue estis multaj metiejoj
por presado de novjaraj bildoj. Kaj tiam chiujare ili produktis
centojn da milionoj da ekzempleroj de novjaraj bildoj.
Oni
starigis muzeon en iuj lokoj produktintaj novjarajn bildojn.
En iuj lokoj oni okazigas festivalon de novjaraj bildoj por
vigligi internacian kulturan reciprokon.
Karakterizajhoj
de novjaraj bildoj
Novjara
bildo estas folklora arto naskighinta sur la bazo de agrikultura
socio, kaj ghiaj temo, enhavo kaj formo estas konformaj al
la bezono de la vivo de kamparanoj, tial ghi havas kamparan
guston kaj apartenon de natura beleco.
Multformeco
kaj malmultekosteco estas la plej granda karakterizajho de
novjaraj bildoj. Lau malsamaj vivmanieroj kaj malsamaj vivmedioj
de malsamaj regionoj la farantoj de novjaraj bildoj kreis
diversajn temojn kaj formojn.
Enhavoricheco
estas alia granda karakterizajho de novjaraj bildoj. Ili temas
pri agrikulturo, infano, belulino, feo, budho, birdo, floro,
anekdoto kaj kurantaj aferoj. Oni shanghas ilin che la alveno
de nova jaro.
Novjara
bildo chiam akcentas intrigojn, enmiksas inteligentecon, amuzecon
kaj aprecindecon en tuton kun eufemismo kaj humuro. Novjara
bildo kutimas uzi simbolon por esprimi felichon kaj bonauguron,
ekzemple kombini naturan belajhon kun bondeziraj vortoj por
enkorpigi la signifon bonvenigi felichon. La grandeco kaj
longeco estas variaj lau bezono. Ni ekzemplu per novjara bildo
de pordodio. Pordodio estas rigardata kiel protektanto de
la domo kaj kutime grandigita ghis la supra kaj malsupra randoj
de la bildo, por esprimi lian severecon kaj forton. Por longa
folio oni bildigas teatrajhojn en multaj aktoj, kaj la bildoj
povas plene kovri la murojn. Por homa figuro oni akcentas
okulan esprimon kaj transmision de mieno kaj sento.
Farado
de novjara bildo
Ksilografio
por novjara bildo karakterizas per krudaj kaj fortaj linioj
kun reliefaj linioj kiel la chefaj kaj samtempe malmulte da
intajlaj. Esprimmaniero de komparo estas uzata por disvolvi
la naturan efikon de tranchila gusto kaj ligna intereso kaj
esprimi la tradician stilon de antikveco kaj simpleco. La
koloroj estas malmultaj sed freshaj, kun rugha, flava, blua,
nigra kaj blanka kiel la bazaj. Ghenerale novjara bildo konformas
al la estetiko de la kamparanoj.
La
procedo de farado de novjara bildo havas tri pashojn.
La
unua estas pentrado. Oni desegnas bildon sur maldika papero
kaj gluas ghin sur glatan lignotabulon kun la dorsa flanko
de la pentrajho supren.
La
dua estas gravurado. La maniero de la gravurado estas malsama
al tiu de la okcidenta ksilografio kaj tre komplika. La tranchilo
estas tre akra, kio oportunas al libera uzado. La grava punkto
en gravurado estas tio, ke la linio devas esti rekta kaj profunda,
por elteni frotadon kaj deformighon. Tabulo kun nigra desegno
estas nomata ankau chefa tabulo. Unue oni presas provajhojn
per la chefa tablulo kaj faras lau ili kelkajn tabulojn por
chiuj koloroj, kutime por rugha, flava kaj blua. Tio estas
sama al la moderna presarto. La gravurado de chiuj tabuloj
estas sama al tiu por la chefa tabulo, kaj chiuj tabuloj devas
esti konformaj unu al alia.
La
tria estas presado. Unue oni presas per la nigradesegna tabulo,
kaj poste lauvice per alikoloraj. Kaj per du tabuloj kun tute
samaj desegnoj oni akiras novan koloron.
Antaue
oni presis novjarajn bildojn per papero produktita en Xuanzhou,
Anhui-provinco, kaj farboj el mineraloj. De la 19-a jarcento
oni uzas importitan paperon kaj kemiajn farbojn.
|