Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Printempa Festo en malnova Pekino

    En Chinio oni festas Printempan Feston en malsamaj manieroj en diversaj lokoj. La festmaniero de la Printempa Festo en Pekino antau 100 jaroj shajnas iom malproksima kaj mistera por la nunaj pekinanoj.

Intensa preparado en la lasta monato

    Lau la china luna kalendaro la lasta monato de la jaro estis kulta monato. En tiu monato pekinanoj komencis adiaui la malnovan jaron per kultado al la forno-dio kaj pendigo de distikoj.

    En tiu monato pekinanoj shatis umefloron opiniante, ke la floro estas simbolo de virto. Oni shatis kompari umefloron kun ghentlemano kaj virto. Krome ankau orkideo, bambuo kaj krizantemo estis rigardataj kiel ghentlemanoj. Oni shatis ornami sian chambron per umefloro. Ankau persika brancho estis uzata kiel ornamajho. En vigla komerca strato oni starigis standojn kovritajn per mato por vendi florojn kaj bildojn.

    En la unua tago de la lasta monato la stratoj estis borderitaj de multaj standoj de kacho, fruktoj kaj aliaj manghajhoj. Multaj kolportistoj krie ofertis vektoportante korbojn da varoj. En la 10-a tago de la monato oni ekvendis portretojn de pordodioj kaj tre diversajn novjarajn bildojn. Post la 20-a oni vendis maltajn sukerajhojn kaj dolchajn kukojn. En la 23-a tago oni oferis nigrajn sojfabojn kaj furaghon al la chevalo de la fornodio. En la stratoj oni vendis ankau porcelanajhojn, incensujojn kaj kandelingojn. Oni donacis al infanoj shparmonujon, por ke ili deinfanece sciu shpari monon kaj vivi mallukse. Post la 25-a tago oni vendis sezamajn tigojn kaj branchetojn de pino kaj cipreso, kiujn oni bruligis frumatene de la unua tago de la nova jaro. En tiu monato la prezo de chiuj vendajhoj estis pli alta ol en aliaj monatoj.

    En la 8-a de la kulta monato pekinanoj senescepte preparis Laba-kachon el rizo, fabo, jujubo, nuksoj k.a. Tiu moro dauris ghis nun.

    Estis malvarme en vintro kaj varme en somero en Pekino. Por solvi la problemon teni manghajhojn freshaj en somero, pekinanoj rezervis glaciajn blokojn en vintro. Ekde la 8-a de la monato oni elfosis el riveroj kaj lagoj glaciajn blokojn por rezervo.

    Unu semajnon antau la nova jaro pekinanoj kultis fornodion. Oni starigis foston en la korto por pendigi lanternon. Oni oferis supon, vermichelojn, rizon, konfitajhojn kaj dolchajn kukojn. Oni kultis la chevalon de la fornodio per nigra sojfabo rostita kun rekremento de vino. La viroj ghentile intersalutis, dum la virinoj purigis la fornon, shmiris ghin per nova argilo kaj bruligis incenson murmure preghante.

    Post la 19-a tago shtataj dungitoj ekghuis feriojn, la infanoj ne bezonis viziti lernejon kaj ankau la instruistoj ekghuis feriojn.

    En la lastaj tagoj de la jaro oni kolektis kaj forjhetis la superfluajn medikamentojn kaj forbruligis chiujn receptojn en esprimo de forigo de chiuj malsanoj.

Ceremoniajhoj en la lasta nokto de la jaro

    Antautage de la nova jaro oni intervizitis por esprimi adiauon al la malnova jaro. Oni adorklinighis al parencoj de superaj generacioj. Novgeedzoj devis iri saluti gepatrojn, alie ili estis rigardataj malghentilaj.

    Oni disshutis en la korto sezamajn tigojn.

    Oni preparis lastan vespermanghon el blanka rizo kaj flava milio kaj starigis sur ghi pinan kaj cipresan branchetojn ornamitajn per sapekoj, jujuboj, kashtanoj, longanoj k.a., kiuj devis resti 5 tagojn. Oni metis en florvazon iom dikajn pinajn kaj cipresajn branchojn ornamitajn per sapekoj, oraj ingotoj (falsaj) kaj granataj floroj.

    Oni faris fadenan plektajhon en formo de drako kaj metis ghin sub la piedon de lito. Oni donis poshmonon al infanoj kiel novjaran donacon.

    Oni pendigis sur la pordklapoj rughajn paperojn kun distiko.

    En la antaunokto de la nova jaro oni metis en korto longan tablon por bonvenigi chielan delegiton. Post tio oni bruligis incenson kaj bruligo dauris ghis la 15-a tago de la unua monato de la nova jaro.

    En la nokto oni eksplodigis petardojn kaj la tondra bruado dauris tra la tuta nokto. Oni kolportis diversajhojn ritme kriante responde al la bruego de la petardoj. Renkontante amikojn sur strato, oni riverencis unu al alia kaj intershanghis salutvortojn. Oni preferis resti hejme tiunokte por ghui diversajn frandajhojn kaj kunestadon de la familianoj.

En la unua monato de la nova jaro

    En la unua tago de la nova jaro oni frue ellitighis, bruligis incenson kaj eksplodigis petardojn. Oni intervizitis por esprimi novjaran saluton kaj la intervizitado dauris kelkajn tagojn. Oni devis donaci frandajhojn al la vizitato, ekzemple konfitajhoj el persimono, lichio, longano, kashtano, jujubo k.s. en delikata pakumo.

    En la unua tago oni kultis diojn kaj prapatrojn bruligante paperajhojn en formo de sapeko.

    En la unua tagdeko vizitantoj venis al la hejmo de la vizitato kriante pri sia alveno. Sed la gasto kaj mastro ne bezonis renkontighi kaj la gasto rapide foriris, postlasinte sian vizitkarton.

    De la unua ghis la kvina tago oni kutime manghis ghjaozi-ojn (mola pastajho farchita per hakita viando, legomo k.a., kuirita en bolanta akvo). Nun oni manghas ilin nur en 2 au 3 tagoj, au en chiu dua tago.

    En tiu monato la plej interesa estas eksponado de diversaj lanternoj. Oni delikate skulptis el glacio diversajn bestojn kaj scenojn de chiutaga vivo, kaj la glaciaj skulptajhoj estis ornamitaj per lumo.
    Foiro en Liulichang-strato (tre fama kultura strato kun multaj butikoj de antikvajhoj) viglis de la 1-a ghis la 16-a tago de la monato. Tie oni vendis tre diversajn librojn, bildojn, gemojn kaj antikvajhojn. Bele vestitaj knabinoj kaj junulinojoj gaje butikumis en la stratoj. Ili formis unu el la spektakloj de la Printempa Festo en Pekino.