La
miljara urbeto Anchang de la gubernio Shaoxing, Zhejiang-provinco,
renomighas kiel akvolando sude de Yangzi-rivero. La akvolandaj
ecoj kunfandighas kun loghdomoj ambauborde de rivereto, antikvecaj
butikoj kaj metiejoj kaj shtonaj pontoj en diversaj formoj.
La 12-a monato lau la china luna kalendaro estas la plej movoplena
tempo en la urbeto, kies loghantoj okupas sin pri farado de
diversaj manghajhoj por la Printempa Festo, kiaj kukoj el
glueca rizo, kolbasoj, mochioj...
Vaste
shatataj teatrajhoj kun akvolanda gusto, geedzigha ceremonio
sur shipo, tradicia vinfarado kaj aliaj aktivadoj plenaj de
moroj de la antikva urbeto sentigas varman etoson antau la
Printempa Festo.
|
|
|
1.
Shipo speciala al la urbeto
|
2.
Maljunulo faranta fadenforman sukerajhon
|
3.
Sekigo de fishoj
|
|
|
|
4.
Preparado de kolbasoj
|
5.
Teatro-prezentado
|
6. Che manghajh-strato
|
|