2001
estis felicha jaro por la china popolo, ke Pekino sukcesis
en peto de gastigo de la Olimpiaj Ludoj de 2008 kaj sukcese
aranghis la 21-an Mondan Universitatan Sportan Kunvenon, kaj
Chinio atingis kontentigan rezulton en intertraktado por aligho
al la Monda Komerca Organizo. Kiam la popolo de tempo al tempo
malfermis champanbotelon pro la ghojigaj aferoj de 2001, la
landoj kaj regionoj havantaj la kutimon de jarsimboligo per
12 bestoj eniris en la esperdonan jaron 2002. Kaj la 12-a
de februaro estis la unua tago de la chevala jaro de Chinio.
Partoprenanto
de Olimpikoj
Chevalo
estas unika bestospeco, kiu povas partopreni en olimpiaj ludoj
kune kun la homoj.
Medaloj
akiritaj de la chevaloj, kiuj sukcesis transsalti obstaklojn
kaj bone ludis en "chevala danco en kostumo" en
la konkurso de rajdo, estas enkalkulataj en la totala nombro
kune kun medaloj akiritaj de sportistoj. Oni admiras la spritecon,
graciecon kaj rapidecon de chevaloj en la konkurso, kaj ili
estas honorataj kaj huraataj same kiel sukcesintaj sportistoj,
tio estas shajne unika gloro por animalo krom homo.
Chevalo
estas inteligenta besto. En la novelo "Aventuroj de Gulivero"
de Jonathan Swift estas fantazia lando, kie chevalo regas
la homojn. Sub la plumo de Swift, Gulivero laudas tiun idealan
landon kun justeco kaj civiliziteco kaj kritikas malvirtojn
de la homa socio lau la kriterio de virta chevalo.
Simbolo
de produkta forto
Chevalo
estas unu el la bestoj plej frue dresitaj de la homaro. Arkeologia
esplorado en la china provinco Shandong pruvis, ke antau 4000
jaroj oni jam bredis chevalojn. En tiu tempo oni jam veturis
per charo tirata de 4 chevaloj.
En
Chinio oni bredas chefe 6 bestojn, nome chevalon, bovon, shafon,
kokon, porkon kaj hundon. Kaj chevalo okupas la unuan lokon
en la vico. Chu en nomadismo, chu en agrikulturo, chevalo
chiam estas la plej grava helpanto de la homoj, nome, chevalo
markas produktan forton. Ghis antau makanikigo en la moderna
agrikulturo, chevalo faris preskau chiujn pezajn laborojn.
Kaj ech nun, en postighintaj regionoj de Chinio, chevalo ankorau
estas la chefa labora forto kaj estas rigardata de kamparanoj
kiel membro de la familio.
En
la tempo militanta per malvarmaj armiloj, kavalerio estis
plej potenca milita forto kaj chevaloj partoprenis kune kun
homoj en kreo de la historio. Antau pli ol mil jaroj kavalerio
de Ghingis-Hhano okupis grandan parton de Eurazio kaj oni
komprenis, ke neniu alia besto krom chevalo povis influi tiel
profunde la historion de la homaro.
La
homoj dependas de chevalo kaj prizorgis ghin pli multe ol
la aliajn bestojn, kaj foje ech pli ol sin mem. Imperiestro
Liu Che (202-156 a. K.) de la Okcidenta Han-dinastio ech levis
militon por akiri elitajn chevalojn kreskantajn en Xiyu (la
nuna Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono, plej okcidente en
Chinio). Li sendis generalon Li Guangli militiri malproksimen,
kaj la predo estis nur dekkelke da elitaj "sangshvitaj"
chevaloj. Tia chevalo havas rughajn harojn kaj shvito sangorughe
rebrilas en la suno.
Portanto
de folkloro
Rilate
gravan rolon de chevalo en la homa historio, multaj postsignoj
restis en la kulturo de la homaro. En la tre granda vortaro
"Origino de vortoj" estas 151 ideogramoj kun "chevalo"
kiel konsistiga parto. Prapatroj de chinoj kreis multajn ideogramojn
adekvatajn por chevaloj de tre diversaj specoj. Lau la vorto
oni povas scii, kian chevalon tiu vorto eksplikas.
Pro
la progreso de industrio, iom post iom malfortighas la influo
de chevalo al la homa historio, sed chevalo ankorau ludas
la rolon de portanto de richa folkloro.
Lau
la popola moro, oni devis fari kvar kultojn rilate chevalon.
En printempo oni kultis chevalo-prapatron, en somero la dion
instruantan chevalbredadon, en autuno la teran dion de chevala
stalo kaj en vintro la epidemian dion damaghantan chevalojn.
Chinaj
nacimalplimultoj havas multajn festojn koncerne chevalon.
La amo de la homaro al chevalo jam radikigihs en la popola
moro kaj neniam malaperos en la civilizacio de la postindustria
socio.
En
la china lingvo estas dekoj da kutimaj diroj pri chevalo,
ekzemple "maljuna chevalo bone konas la vojon" kaj
"chevalo maljuna, sed la koro juna kaj strebema".
"Damaghanta chevalo" signifas homon malhonorantan
la kolektivon, kaj "mil-lia chevalo" (Mil-lia signifas,
ke la chevalo povas kuri mil li-ojn en tago, 1 kilometro egalas
2 li-ojn) estas aludo al distingigha junulo.
Arkeologia
esplorado pruvis la shaton de antikvuloj al chevalo. En Qin-dinastio
antau 2200 jaroj oni faris chevalojn el argilo, en Han-dinastio
antau 2000 jaroj oni faris chevalojn el bronzo kaj en Tang-dinastio
antau 1000 jaroj oni faris chevalojn el glazurita kaolino.
Krome oni faris chevalojn el diversaj materialoj en diversaj
dinastioj por montri shaton al chevalo. En 1975, en Wuwei-gubernio
de Gansu-provinco en nordokcidenta Chinio, arkeologoj trovis
en tombo de Han-dinastio bronzan chevalon. En pozo de galopo,
la chevalo staras per unu piedo sur la dorso de fluganta hirundo.
En timo la hirundo returnas la rigardon al la chevalo, kiu
peze premas sur ghi. La artajho estas admirata pro la genia
plastiko kaj delikata teknologio.
La
Administracio de Turismo de Chinio prenis tiun chevalon kiel
sian atributon, ke en antikveco chevalo estis uzata kiel la
plej grava veturilo por vojagho kaj ekskurso. Kompreneble
nun oni veturas per auto kaj aviadilo, sed chevalo restas
nemalhavebla amiko de la homaro.
Elita
chevalo kaj distingigha talentulo
Antikvaj chinoj
shatis kompari distingighan talentulon kun "mil-lia chevalo".
Antau
pli ol 3000 jaroj jam ekzistis profesio de cheval-elekto,
kaj spertaj elektantoj estis nomataj Bo Le. Bo Le estis nomo
de stelo, kaj antikvuloj kredis, ke ghi prizorgas la chielajn
chevalojn. Sekve oni nomis spertajn cheval-elektantojn Bo
Le. Kaj nun oni donas la nomon Bo Le al tiuj homoj, kiuj povas
trovi kaj enoficigi distingighajn talentulojn.
|