Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Loghejoj de pashtistoj de Chinio

    En Chinio la tibeta, mongola, kazaha kaj kirgiza nacioj vivas nomade kaj bezonas facile transporteblan loghejon pro ofta transloghigho. Tia loghejo sur la herbejoj estas jurto kaj tendo.

    Mongola jurto havas formon de kupolo. Ghia muro estas farita el latlatiso kaj la ombrelforma tegmento estas kovrita per felto kaj fiksita de shnuroj. En la mezo de la tegmento estas luko por enlasi lumon kaj aeron. La ekstera flanko de la muro estas tegita per blanka shaflana felto. La mongola jurto estas subtenata de dek au kelkaj apogiloj. Trovighas jurtoj movebla, fiksa kaj tiu kun tegmento en formo de renversita V.

    La movebla jurto estas tegita per shaflana felto. Ghiaj strukturo, formo, grandeco kaj interna aspekto estas similaj al tiuj de fiksa jurto. La sola malsameco estas tio, ke ghiaj internaj apogiloj ne estas fiksaj, la interna dekoracio estas simpla, kaj la planko estas kovrita per feloj de bovo au shafo au felto, sed ne tapisho. Tial tia jurto estas facile starigebla kaj malmuntebla.

    Ankau la fiksa mongola jurto estas kovrita per felto. Parto de la nacianoj shatas tegi la tegmenton unue per pajlo kaj poste per felto. La jurto estas fiksita per shnuro el bovharoj. La bazo de la muro de fiksa jurto estas enterigita kaj la chirkaua tero devas esti firme ramita. La jurto estas chirkauita per latbarilo. En la jurto oni kovras la plankon per tapisho kaj la muro estis ornamita per desegnoj. En la jurto estas lito.

    Kazahaj pashtistoj loghas en facila kaj simpla jurto en printempo, somero kaj autuno. En vintro ili loghas en tera au ligna kabano.

    La kazaha jurto havas arkan tegmenton kaj kurbajn apogilojn che la muro. Inter la apogiloj kaj felto oni shtopas per herbaj matoj. La interno de la jurto dividighas en loghejon kaj tenejon. La planko estas kovirta per tapisho au felto. Tuj sub la luko estas fajrujo. En la logheja parto estas ligna lito speciale por grandaghulo kaj neniu alia rajtas sidi au kushi sur ghi. Ofte antau la lito oni pendigas kurtenon, kiun ankau gasto absolute ne devas tushi.

    La tibet-naciaj pashtistoj sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho loghas en tendo. Kutime ili havas logh- kaj plezur-tendojn. La logh-tendo estas nigra, el bovharoj. Ghi estas subtenata de kelke da apogiloj, kaj kelkaj bovharaj shnuroj firme fiksas ghin sur kojnojn firme enbatitajn en teron. La bovhara tegmento estas imuna kontrau pluvo kaj negho. Meze en la tendo estas forno. Antaue oni kuiris sur fajrujo kaj nun oni uzas feran fornon kaj fumtubo elstaras el la luko. Chirkaue sub la muro estas stako da grensakoj kaj chiutagaj bezonajhoj. Kontrau la pordo estas budhostatua nicho kaj murtapisho kun bildo de budho. Ambauflanke sternighas felo de shafo au bovo au shaflana felto. Sur la felto estas lana tapisho. Tibet-nacio cedas dekstran lokon al honora gasto por lia sidado kaj dormado.

    Plezur-tendo estas uzata en somera familia ekskurso. Tia tendo estas freshkolora kaj bele desegnita. La desegnoj rilatas shatojn de la mastro kaj religion. Antaue nur nobeloj kaj altrangaj lamaoj havis tian tendon. Nun bonhavaj familioj havas tian tendon por sin amuzi en la chevalkonkurso fojon en jaro. Oni faras la tendon lau sia shato. La diversaj tendoj de nova formo, distingigha arangho kaj majstra tajlorado montras estetikon de Tibet-nacianoj kaj ilian amon al la naturo.

    Krome en la nordoriento de Chinio vivas orochenoj kaj evenkoj, kiuj sin vivtenas per chasado kaj sekve loghas en facile portebla tendo. Tia tendo altas 3 metrojn kaj diametras iom malpli ol 4 metroj. La konusforma tendo estas starigita per 25-30 branchoj de lariko. En somero ili tegas la tendon per betula shelo kaj en vintro per cerva felo. Ili transloghighas sekvante la migradon de bestoj. En somero kaj autuno ili loghas ne pli ol 10 tagojn en unu loko kaj en vintro iom longe. Kiam oni transloghighas, la viroj ekiras pli frue por starigi framon de tendo en nova loko kaj la virinoj transportas havajhojn per rangiferoj.