Chinoj
havas du novjarajn festojn. Unu estas la unua de januaro lau
la suna kalendaro kaj la alia -- la Printempa Festo, en la
unua tago de la unua monato lau la luna kalendaro. Ghi estas
je pli ol 30 tagoj malpli frua ol la novjara festo lau la
suna kalendaro. Chi-jare la Printempa Festo estas en la 5-a
de februaro. La chinoj ekhavis la novjaran feston de la suna
kalendaro en la komenco de la pasinta jarcento, sed ili pli
preferas, ke la Printempa Festo estu la vera novjara festo.
PRINTEMPA FESTO
KAJ LA LUNA KALENDARO
En
la antikveco la tempo de "jaro" estis determinita lau la periodo
de kresko de grenoj. Unufoja maturigho signifis unu jaron.
Poste, por pli bone aranghi terkulturadon, la homoj komencis
determini sezonojn lau astronomia observado. En Xia-dinastio
antau 3000 jaroj aperis la luna kalendaro. Lau tiu kalendaro
unufoja kresko-malkresko de la luno faras unu monaton, kaj
12 monatoj -- unu jaron. La tago, en kiu la luno tute ne videblas,
estis difinita kiel la unua tago de la monato, kaj la nova
jaro komencighas de la noktomezo de la unua tago de la unua
monato.
Ghenerale
dirite, la Printempa Festo estas nur en la unua tago de la
jaro. Sed fakte en la lasta monato de la jaro la homoj jam
komencis sin prepari por la nova jaro, tial la Printempa Festo
farighis la plej grava kaj plej longdaura festo de la chinoj.
PRINTEMPA FESTO
KAJ "KULTA MONATO"
La
lasta monato estas alinomata "kulta monato". Esplorado pri
la historio montras, ke prauloj kultis prapatrojn kaj diversajn
diojn en tiu monato, do oni nomis tiun monaton "kulta monato".
En
pratempo la produktopovo estis tre mizera, kaj la prauloj
tute ne povis mastri sian sorton, do ili prenis kiel diojn
la naturajhojn, kiuj povis influi au decidi la rikolton. En
jarfino, post chiuj kampaj laboroj, la prauloj faris "jarfinan
kultadon" por danki la prapatrojn pro ilia patrono kaj la
diojn de la naturo pro ilia favoro kaj peti bonan rikolton
en la venonta jaro.
La
prauloj kultis multajn diojn. Krom dioj en la naturo, la prauloj
kultadis ankau multajn aliajn diojn en la hejmo. La unua kultata
dio estis "hejma dio", nome la spiritoj de la prapatroj de
la familio. Iliaj nomoj estis skribitaj sur ligna tabuleto,
kiun oni metis en nichon sur la fronta muro de la sidochambro.
Ambauflanke de la tabuleto estis mamono kaj avalokiteshvaro.
Krom tiuj dioj, la prauloj kultis ankau pordodion, kuirejan
dion, litodion, fartodion... Unuvorte, la prauloj vivis inter
amaso da dioj kaj chiuj dioj estis kultendaj. La lasta monato
farighis la plej okupigha pro diversaj kultadoj. Iom post
iom la homoj ankau faris diversajn amuzadojn tra la tuta lando
krom kulti prapatrojn kaj diojn. Kaj jam en Han-dinastio antau
2000 jaroj, tute popularighis la tutlanda festado de la lasta
monato. Tiam la registaro shatis, ke la popolo havu belajn
vestojn, abundajn manghajhojn kaj plezuran bankedon, por manifesti
la prosperon de la lando. Hodiau la kulto al dioj jam arkaikighis
au shanghighis en la enhavo, ekzemple purigi la domon, pendigi
novjaran pentrajhon kaj versparon, eksplodigi petardojn, maldormi
tra la lasta nokto de la jaro, saluti parencojn kaj amikojn,
distri per drako- kaj leondancoj... Tiu moro heredighis ghis
nun, kaj ghenerale kultado al dioj jam turnighis en amuzadon
de la popolo.
LA OKA DE LA
KULTA MONATO, ANTAUFESTO, PURIGADO
La
prauloj komencis la vintran kultadon en la 8-a de la 12-a
monato, kaj nomis tiun monaton "kulta monato".
La
difino de tiu dato shajne estis influita de budhismo, char
en tiu tago nirvanighis Shakjamunio. Laudire, foje antau la
budhigho Shakjamunio iris en varmega tago kaj falis svene
de malsato. Knabino pashtanta shafojn savis lin per kacho
el diversaj grenoj. Budhanoj kredis, ke la kacho estis dia
kacho kaj povis ilumini homojn, kaj ekhavis la kutimon preni
tian kachon en la 8-a de la kulta monato kaj oferi ghin al
la budho. Poste tiu ekzota religia festo koincidis kun la
8-a tago de la "kulta monato", kaj la homoj preparis kachon
el diversaj grenoj, sed ili uzis tian kachon por kulti la
agrikulturan dion kaj peti richan rikolton en la venonta jaro.
En
Qing-dinastio (1644-1911) tiu moro pli furoris. En tiu tago
la kortego donacis la kachon al la korteganoj kaj servistaro
en la palaco, kaj disdonis al la grandaj temploj diversajn
grenojn kaj fabojn, por ke la temploj pretigu tian kachon.
La prauloj prenis la 8-an de la monato kiel komencighon de
la novjara festo, kaj en fakto de tiu tago komencighis la
Printempa Festo. Kutime oni prenis la unuan tagon de la unua
monato kiel la grandan novjaran feston kaj la 23-an de la
"kulta monato" kiel la malgrandan novjaran feston, au "antaufeston".
En tiu tago oni kultis la kuirejan dion, delegiton de la chiela
imperiestro por kontrolo de la konduto de la homoj, kaj en
la 23-a de la monato li devis iri al la chiela imperiestro
por raporti pri la faroj de la homoj, kaj la chiela imperiestro
premiis au punis la homojn lau lia raporto. Tial la homoj
devis regali la kuirejan dion per abunda festeno, por ke li
faru favoran raporton.
La
figuro de la kuireja dio estis ksilografie presita sur kolora
papero kaj gluita supre de forno, kaj ambauflanke estis distiko
"Sur la chielo raportu favore; sur la tero kontrolu felichige".
Post
la malgranda novjara festo oni devis fari purigadon. Ghi originis
de antikva ekzorco celanta forpeli malsanon. En Ming-dinastio
(1368-1644) purigado estis difinita kiel unu el la ritoj.
Oni faris purigadon ne nur por bonvenigi la diojn, sed ankau
por forbalai malfelichon. En la lasta tago de la malnova jaro
kaj unuaj tri tagoj de la nova jaro oni ne faris balaadon
kredante, ke balaado forbalaos ankau richecon kaj felichon.
ADIAUI MALNOVAN
JARON EN KRAKADO DE PETARDOJ
En
la lasta nokto de la jaro oni havis plej multon por fari.
Prauloj kredis, ke noktomezo, la alterno de la malnova jaro
kaj la nova, decidas la felichon au malfelichon de la familio.
Tial oni gluis sur la pordklapoj bildojn de tigro au pordodio,
por ke ili defendu la domon kontrau diabloj. La membroj de
la familio devis kolektighi kaj atendi ghis noktomezo por
ricevi de chielaj dioj richajhojn kaj bonvenigi la diojn.
Tiam oni devis diri nur bonauspiciajn vortojn kaj absolute
ne la vorton "malricho", nek insulti infanojn...
Vespermangho
de la lasta tago de la malnova jaro devis esti tre abunda.
La familioj povis havi malsamajn menuojn, sed nepre devis
havi ghjauzi-ojn (farunaj buloj farchitaj per haketita viando).
Kiam batis noktomezo, oni devis preni ghjauzi-ojn kaj eksplodigi
petardojn. Krakado de petardoj ofte dauris ghis tagigho.
Petardo
originis de iluminajho uzata de antikvuloj. Antau 2000-3000
jaroj, por prilumi korton, prauloj bruligis bambuajn cilindropecojn
survershitajn per oleo. Dum brulado la bambuaj cilindroj krakadis,
kaj tio povis fortimigi bestojn. Poste oni inventis pulvon.
Oni enigis pulvon en kartonajn cilindrojn kaj bambuajn cilindropecojn
kaj shtopis ilin per paperbulo. Oni eksplodigis la cilindrojn
kaj la bruo estis tre granda. Poste tiu faro farighis kutimo
por forpeli diablojn kaj bonvenigi felichon.
Tuj
post mangho de ghjauzi-oj, oni eliris por viziti kaj gratuli
aliajn. En la unua tago de la nova jaro oni salutis la gepatrojn,
en la dua la bogepatrojn kaj en la tria aliajn parencojn kaj
amikojn. Salutante la gepatrojn kaj bogepatrojn, oni devis
genuighi kun kapo klinita ghis la planko. Tiu salutmaniero
devenis de antikva vivmaniero, ke en la antikveco prauloj
sidis, kushis kaj dormis sur mato. Oni sidis kun interkrucitaj
kruroj au sidis sur la genuoj. Antau 1800 jaroj aperis tablo,
segho kaj lito, la homoj jam ne bezonis sidi au dormi sur
mato, kaj genuigho farighis maniero nur por esprimi respekton
de juna generacio al la maljuna au de humiluloj al altranguloj.
En Chinio genuigho jam estis arkaika. Nun la homoj intersalutas
che la novjara festo per vizito, novjara karto, telefono au
retposhto.
|