Manghbastonetoj
originis en Chinio kaj havas tre longan historion. Ili estas
faritaj el maldikaj stangetoj, sed iliaj funkcioj estas tre
multaj. Ili estas malmultekostaj sed nemalhaveblaj. En Chinio
cirkulas multaj rakontoj pri origino de manghbastonetoj, kaj
la plej kredinda estas rakonto pri kreo de manghbastonetoj de
Dayu.
Antau
4000 jaroj diluvo katastrofis kaj Dayu estis taskita forigi
la diluvon. Foje li shipveturis al iu insulo kaj falis en
malsaton. Li faris fajron por kuiri viandon, sed li ne povis
elpreni la varmegan viandon el la bolanta supo. Li ne volis
atendi malvarmighon de viando kaj rompis du vergetojn kaj
per ili elprenis la viandon el la poto. De tiam li chiam uzis
vergetojn au bambuajn stangetojn por elpreni manghajhon el
varmega poto. La aliaj imitis lin kaj uzado de stangetoj farighis
kutimo en manghado.
Kiam
ne aperis metalaj iloj, kaj ostoj de bestoj estis mallongaj,
fragilaj kaj malfacile prilaboreblaj, do oni uzis vergetojn
de arbo au bambuo por elpreni varmegajn manghajhojn. Malgrau
longa historio, manghbastonetoj ankorau havas la rudimentan
formon de stangetoj.
Kompreneble
chia onidiro estas iluziita kaj prilaborita de la homoj de
multaj generacioj lau ilia bezono. Kaj kreo de manghbastonetoj
de Dayu ne estas escepto. Fakte uzo de manghbastonetoj estis
elpensita de la tuta popolo, sed ne de iu individuo. Supozeble
manghbastonetoj originis en la tempo de Dayu kaj popularighis
en Shang-dinastio kaj estas vaste uzataj ech en la nuna tempo.
|