Vintre
sur la vasta Leusa Altebenajho en la nordokcidenta parto de Chinio
chio estas kovrita de negho kaj glacio, tamen klare senteblas espero
kaj ghojo, char baldau venos la Printempa Festo.
La
Leusa Altebenajho estas lulilo de la china civilizacio. Tie oni
povas ghui multajn antikvajn amuzajhojn ech hodiau, fakte oni plej
alte taksas la Printempan Feston. Chiujare tuj post la komenco de
la 12-a monato lau la china luna kalendaro oni farighas tre okupita.
Tia okupiteco dauras ghis la antauvespero de la Printempa Festo,
t.e. novjara festo lau la china luna kalendaro. Kaj ekde la festo
oni portempe chesigas chiujn kampajn kaj hejmajn laborojn kaj povas
lauvole sin distri, kio dauras de la unua tago ghis la 16-a de la
unua monato. Tio estas la tiel nomataj okupigha 12-a monato kaj
distra unua monato.
OKUPIGhA 12-A MONATO
En
la 12-a monato plej okupitaj estas virinoj. Tiam ili sin okupas
en preparoj de manghajhoj kaj vestoj kaj purigo de domo kaj mebloj.
Ili muelas tritikon kaj sojfabon por fari vaporumitajn panojn, toufuon,
rizvinon kaj farunajn fritajhojn... Unuvorte, chiuj bongustajhoj
devas esti preparitaj antau la Printempa Festo. En la festo chiuj
portas novan veston, precipe la infanoj, kiuj portas ne nur novajn
jakon kaj pantalonon, sed ankau novajn chapon kaj shuojn, kaj la
knabinoj ankau novan harligan rubandon. Tiam la infanoj portas surdorse
amuleton el jujubo, milia tigo kaj kupra monero.
La
8-an de la 12-a monato lau la china luna kalendaro la tieaj homoj
solenas la Grenan Feston. Laukutime, tiutage oni manghas manghajhon
el glueca rizo, jujuboj kaj vigno (Vigna cylindrica). Oni ne nur
mem manghas tian manghajhon, sed ankau donacas ghin al najbaroj,
metas iom da ghi sur arbojn proksime de la domo, nutras per ghi
kokon, hundon, katon, porkon, azenon, bovon, shafon kaj aliajn kortobirdojn
kaj kortobestojn, kio aludas universalan ghojon kaj prosperon de
la fruktarboj, grenoj kaj dombestoj en la nova jaro.
En
la 23-a de la 12-a monato oni kultas la kuirejan dion kaj manghas
vermichelojn el miksajho de diversaj farunoj. La vermicheloj estas
tre longaj, kio aludas felichon por longa tempo. En la sekvanta
tago oni komencas purigi la domon, meblojn kaj manghilaron, fari
papertondajhojn, pendigi novjarajn pentrajhojn kaj tondi harojn
por eniri tute pura en la novan jaron.
Antauvespere
de la Printempa Festo chio estas preparita kaj oni certe faras kulton
al siaj prapatroj antau ties tomboj. Tiam oni ankau balaas korton,
algluas vers-paron sur pordo kaj pendigas rughajn lanternojn. Tiun
vesperon oni vershas vinagron sur ardan karbon, por ke la vinagra
vaporo saturu la tutan domon, kio aludas forpeli chian malbonon.
Kaj moderna scienco pruvis, ke tio estas efika por desinfektado.
Post la vespera krepuskigho, gvidate de maljunuloj, la junaj homoj
adorklinighas antau la dia nicho, incensas al ghi kaj post tio infanoj
ghoje eksplodigas petardojn.
Tiutage
oni enlitighas malfrue. La tutan nokton oni ne malshaltas lampon
kaj en kaldrono chiam estas manghajhoj, char oni opinias, ke tio
auguras, ke en la venonta jaro oni havos sufiche da manghajhoj.
Maljunuloj grimpas sur montopinton por rigardi al la oriento, char
ili opinias, ke tiamaniere ili povas diveni la rikolton kaj felichon
en la venonta jaro lau lunradioj.
DISTRIGhO EN LA UNUA
MONATO
En
la sekvanta tago oni ellitighas tuj che la tagigho. Antau chio oni
eksplodigas petardojn, kio aludas felichon che la pordmalfermo.
Post tio la maljuna generacio faras ceremonion por bonvenigi diojn
kaj akcepti kuirejan dion en la hejmo. La infanoj eldomighas por
fari novjaran saluton al la pliaghuloj. Tiam la homoj de juna generacio
esprimas bondeziron pri bona sano al la maljuna generacio. Tie estas
stranga kutimo, ke maljunaj homoj de malalta klana hierarkio diras
al infanoj de alta klana hierarkio: "Bonan sanon al vi, onklo!"
au "Bonan sanon al vi, avo!" kaj la infano de alta klana hierarkio
respondas al la maljuna homo de malalta klana hierarkio: "Sagha
kaj obeema estas vi, mia infano!"
Novjara
saluto per jangge-danco estas la loka moro. Tia aktivado originis
de antikva kultado. Origine, chiu jangge-dancanto estas reprezentanto
de iu dio au stelo. La chefdio estas rolata de prestigha maljunulo
au gvidanto de religia societo. Li iras fronte de la dancantoj kaj
respektoplene vizitas templon por kulti dion kaj peti favoran veteron
en la venonta jaro kaj poste faras novjaran saluton al la samvilaghanoj.
En chiu familio la chefrolulo improvizas tekston de kanto por esprimi
novjaran bondeziron al ili, dume eksonas tamburo kaj aliaj muzikiloj,
kantas chiuj dancantoj kaj la mastro regalas la gastojn per jujuboj,
arakidoj, melonsemoj k.a. En tiu amuzajho chia malkonkordo inter
la najbaroj forvaporighas.
La
5-an de la unua monato oni forjhetas iom da polvo de la terlito,
aludante forjheton de malricho. Oni intence faras trueton al fenestra
papero kaj poste shtopas ghin, kio aludas plenigi la malrichan truon.
La loghantoj de la Leusa Altebenajho ripetas tian aktivadon, dezirante
felichan vivon en la venonta jaro jam de multaj generacioj.
Laudire,
la dekan de la unua monato estas tago, kiam ratoj edzinigas sian
filinon. Tiutage oni prenas vespermanghon antau sunsubiro kaj post
sunsubiro ne devas audighi tintado de manghiloj kaj kuiriloj, por
ne gheni la ratojn. Maljunulinoj diras al infanoj, ke estas tre
amuza la edzinigo de filino far ratoj kaj tiam, se oni grimpas sur
tegmenton kaj atente auskultas che fumtubo, oni certe audas belan
trumpetadon.
Estas
ege amuze en la 15-a de la unua monato. Tiun nokton preskau chiam
brilas hela luno sur la chielo kaj la danco-trupoj de diversaj vilaghoj
eniras en la urbeton. Antau chio sur placo oni faras zigzagan batalan
formacion el sorgaj stangoj kaj metas sur ilin olelampojn el argilo.
Se oni sukcese eliras el tiu labirinta formacio, tio montras, ke
en la venonta jaro oni estos en paco kaj felicho, tial chiuj konkure
partoprenas la ludon. Post vespera krepuskigho ekbrilas la lampoj,
eksonas tamburado kaj eksplodas petardoj. Gvidate de jangge-dancantoj,
oni komencas la ekscitighan trairadon inter la lampoj. Tiutempe
iuj junaj edzinoj shtelas lampon, kredante, ke sukcesinte en tio,
ili povas naski filon. Tiam la lanternistoj intence krias: "Shtelu
lanternon por naski filon!"
Tie
vidighas ankau antikvaj artfajrajhoj. Oni uzas blovilon por ardigi
la fajron kaj likvigi feron kaj kupron. Post tio oni vershas la
likvighintajn feron kaj kupron sur tabulon plenan de malseka sablo
kaj rapide jhetas ilin supren. Jen la nokto sur la Leusa Altebenajho
farighas luma de belaj fajrajhoj.
Tiam
sub la lumaj fajrajhoj muzikistoj gaje ludas tradician blovinstrumenton
kun fermitaj okuloj kaj la auskultantoj ghuas, starante, sidante
au kaurante.
La
fajra pagodo el karbopecoj brulas la tutan nokton antauvespere de
la Printempa Festo kaj la tutan nokton de la 15-a de la unua monato
lau la china luna kalendaro, t.e. la Lanterna Festo. Oni diris al
mi, ke tio estas moro de primitivaj homoj. Vespere de la 16-a de
la sama monato oni bruligas fajron meze de la korto kaj chiuj familianoj
transsaltas la fajron. Oni kredas, ke transsaltinte la fajron, oni
povas esti chiam sana dum la tuta jaro.
|