Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Nupto en Yimeng

de LU FENG

    Antau la Printempa Festo chi-jare mi venis al Cangshan-gubernio de Shandong-provinco por viziti miajn parencojn kaj hazarde vidis tie edzighofeston de gejunuloj en la vilagho.

    En Yimeng-montaro la popolanoj ne edzighas al proksima parenco, nek al samvilaghano, nek al tiu kun sama familia nomo. Tie oni aprobas liberan enamighon, sed ne mankas svatado.

    Post gefianchigho la fiancho devas viziti la familion de la fianchino en chiuj gravaj festoj kaj fari donacon. Antau geedzigho la fiancho devas dufoje donaci monon al la fianchino. La unua mondonaco estas uzata por acheti vestojn por la fianchino, kaj la dua -- por acheti brakhorloghon, biciklon, kudromashinon kaj bezonajhojn por chiutaga vivo. Kutime la monsumo estas 1000-3000 juanoj. La familio de la fiancho devas elspezi alian pli grandan monsumon por konstrui novan domon por la novgeedzoj. La lasta donaco de la fiancho al la fianchino estas farita post decido de la dato de la nupto. La familio de la fiancho devas pretigi invitilon, kokojn, fishojn kaj vermichelojn el faba amelo faskigitajn per rugha fadeno kaj du shtofpecojn, por ke la svatanto portu ilin al la hejmo de la fianchino.

    Ricevinte la donacojn, la familio de la fianchino devas prepari doton konsistantan el shranko, tablo, lavpelvo k.s. Che shia edzinigho oni shovas en shiajn litkovrilojn diverskolorajn arakidojn, juglandojn, kashtanojn, jujubojn k.a. nuksojn simbolantajnfruan naskon deinfanoj kaj felichan vivon.

    Unu tagon antau la nupto la familio de la fiancho faras al la fianchino "urghigan donacon" konsistantan el rughaj vatitaj vestoj, rugha kaptuko kaj diademo. La familio de la fianchino donas karton, sur kiu oni skribis, je kioma horo ekiros kaj atingos la palankeno, kiom da akompanantoj eskortos la novedzinon, en kiu direkto staros la palankeno che la foriro kaj atingo... Vespere la fiancho sendas malgrandan orkestron por ludi muzikon. La gepatroj de la fianchino pretigas por la filino kunportajhojn en noktomezo, ekzemple shtofon, rondajn flanojn, kukojn, cigaredojn, auspician monon eterne konservotan en la fundo de shranko, shenoprazon, salon k.a.

    En la edzightago la novedzino devas porti sur si rughajn vatitajn vestojn, verdajn vatitajn shuojn kaj rughan kovrotukon sur la kapo kaj teni novan mantukon en mano. Liaj fratoj portas shin tra la pordo kaj en la palankenon. Malgranda grupo da muzikoludantoj antauiras la palankenon. La nombro de la akompanantoj devas esti para. Kiam la palankeno atingas la domon de la novedzo, li eliras por renkonti la novedzinon. Oni elkondukas la novedzinon el la palankeno kaj la novedzo antauiras shin tra rugha tapisho (au fragmita mato). Kiam la novgeedzoj trairas la pordon, oni eksplodigas petardojn kaj ludas muzikon. Poste ili venas antau tablon en la korto. La novedzo sidas oriente kaj la novedzino okcidente. Iu el la gastinoj svingetas rughan fadenon antau la vizagho de la novedzino, kaj la junaj amikoj shutas sur ilin farunon el tritiko, arakido, kashtano kaj jujubo. Post tio la novgeedzoj adorklinighas al la chielo kaj tero, al la gepatroj de la novedzo kaj fine unu al la alia. Poste ili venas en sian chambron. Kaj komencighas senbrida shercado, kiun rajtas nur gastoj de juna generacio. En tiu tempo ech tre vulgarajn shercojn oni ne malpermesas.

    Komencighas nova vivo de la novgeedzoj.