Yangguan
famas kiel pasejo sur la antikva Silka Vojo. Tranoktante en
la vilagho Yangguan, mi trovis, ke tie chiuj kamparanaj domoj
apud la sabla monteto okcidente de la vilagho konsistas el 2
kortoj: en la antaua sidas salono, dormochambroj, kuirejo kaj
en la malantaua - tenejo de grenoj, fruktoj kaj legomoj, domo
por veturiloj kaj agrikulturaj instrumentoj, staloj kaj necesejo.
En la antaua korto ripozas laubo super la domoj por ilin protekti
kontrau sablovento kaj forta sunumado, char la domoj trovighas
tre proksime al la sabla monteto. La lokanoj plantis multajn
arbojn. Autune ili fortranchas superfluajn branchojn, el kiuj
ili faras novan laubon, kaj per la sekighintaj branchoj el la
malnova laubo oni hejtos domon vintre.
Forstumado
estas antikva moro de Dunhuang. En la antikvaj dokumentoj
malkovritaj en Mogao-shtonkavernaro legighas songhoklarigoj:
"Songhi herbojn kaj arbojn kreskantajn interne de la
pordo simbolas richecon", "Songhi fruktarbojn estas
bonauguro". La antauuloj de Dunhuang-anoj komprenis,
ke se oni volas longe kaj trankvile vivi sur la oazo en Gobio,
oni nepre devas forstumi kaj protekti akvon. Pro tio la antikvuloj
admonis per songhoklarigo, ke oni plantu arbojn por richigho
kaj felicho. La nunaj Dunhung-anoj firme tenas la tradicion
de forstumado, kaj la vivopovaj kaj rapidkreskaj poploj profitodonaj
10 jarojn post sia plantigho bone enspezigas la plantintojn
rekompence.
Chi
tie oni plantis arbojn chefe por protekti la lokon kontrau
sablovento. Vidinte, ke kamparanaj domoj estas tute najbaraj
al sablaj montetoj, iuj vizitantoj humure diras, ke la lokanoj
protektas kontrau sablovento pere de domoj. Kiam ili konstruas
domon, ili certe plantas arbojn chirkaue. La arbareto malantau
la domo konsistas el altaj poploj, boskoj meze kaj kopso tuj
apud sabla monteto. Tiu natura shirmilo ne nur protektas la
vilaghon kaj kampojn kontrau sablovento, sed ankau verdigas
la sablajn montetojn.
Revenu
|