La
freskoj de la shtonkaverno n-ro 455 pentritaj en Tang-dinastio
(618-907) temas pri budhisma paradizo, sed fakte sur ili oni
vidas la agrikulturan produkton en la Koridoro Okcidente de
la Flava Rivero. Tie oni plugas teron per 2 bovoj, rikoltas
per shoveliloj kaj drashas sur disgrajnigiloj. Sur fresko
vidighas, ke kamparanino balaas per blanka balailo farita
el achnateroj (Achnatherum splendens), kiuj kreskas
en Gansu-provinco.
Fortikaj,
elastaj, brilaj kaj puraj, achnateroj estis vaste uzataj en
la antikveco; el ili oni plektis pajlosandalojn kaj kirasojn.
El la rompitaj brakoj de budhaj statuoj de Mogao-shtonkavernaro,
ni vidis ankau la achnaterojn. En la antikveco oni faris el
tiuj herboj ankau la budhajn statuojn.
Hodiau
Dunhuang-anoj ankorau vaste uzas tiujn herbojn. Kiam oni konstruas
domojn, oni metas achnaterojn anstatau tabuloj sub tegolojn,
por ke la tegmentoj estu solidaj kaj efikaj kontrau frosto.
Terlitaj matoj kaj korboj el achnateroj estas blankaj kaj
belaj kiel artajhoj. Oni shnurumas moligitajn achnaterojn
por jungado kaj faras eburajn manghbastonetojn el dikaj achnateroj.
Revenu
|