Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Moroj che la Silka Vojo

Klinsaluti sovaghajn anserojn en
geedzigha ceremonio

de QIU HUANXING
    La freskoj de la shtonkaverno n-ro 455 prezentas la nuptan scenon de Tang-dinastio: komence de la nupto oni ludas muzikilon kaj dancas. Kaj la novgeedzoj klinsalutas paron da sovaghaj anseroj. Kiam la novedzo riverencas, la novedzino staras senmove. Tio estis la geedzigha moro de Tang-dinastio. La moro dauris ghis hodiau en malproksimaj kamparoj de la loko. En la gubernio Luochuan proksime de Xi'an, startpunkto de la Silka Vojo, honestaj vilaghanoj daure observas tiun antikvan moron. Nun oni ne plu kaptas sovaghajn anserojn, char en Chinio legho pri protekto de sovaghaj animaloj estas bone observata. Vilaghanoj nun preparas paron da sovaghaj anseroj el rugha papero por la nupto. La novgeedzoj klinsalutas ilin. Oni tiel klarigis la moron: en la loko sovaghaj anseroj simbolas la fidelan amon, char la femala kaj maskla sovaghaj anseroj estas neniam disigeblaj. Se unu el ili mortas, la alia restas apud ghi sen manghi kaj trinki ghis oferi la vivon al sia mortinta edz(in)o.

Revenu