Edzigho
estas plej ghojinda por la chinoj en la vivo. En la edzightago
regas granda gajeco kaj malsamas ceremonioj por ghin festi.
Donacante memorajhon au monon al la novgeedzoj, oni diras
al ili: "Gratulon al vi!" Kaj la geedzoj: "Koran
dankon!"
TAKSIOJ EN EDZIGhTAGO
Multaj
chinoj kredas, ke geedzigho en bonaugura tago garantios al
la geedza paro felichon dum ilia tuta vivo. En la pasinteco,
por elekti bonauguran tagon oni petis helpon de divenisto.
Demandinte la gefianchojn pri la jaro, dato kaj horo de ilia
naskigho, li divenis la edzightagon
plej favoran al ili, en kiu la dio de la felicho kaj la fianchino
sin trovos en sama direkto. Sed nun estas facile elekti bonauguran
tagon. Taugas kiu ajn dato, se ghi entenas la ciferon 8 au
9, kaj la oka au naua monato estas multe shatata, char 8 prononcighas
chinlingve kiel ba, kiu homonimas al la china vorto fa (richigho),
kaj 9 -- kiel jiu, kiu homonimas al la china vorto jiu (longe).
De augusto 1998, sur stratoj de Pekino navetas taksioj por
bonvenigi novedzinon kaj shiajn akompanantojn.
Procesio
de taksioj, luitaj senescepte de familianoj de la novedzo,
konsistas el 8, iam ech el dekoj da autoj. Kaj la unua personauto,
kiel vojgvidanto, estas ornamita per floroj kaj granda ideogramo
el rugha papero kun la signifo de duobla ghojo.
De
la lastaj jaroj furoras la nomita procesio. Antaue, oni uzis
palankenon por bonvenigi novedzinon. Shi sidis en la rughbrodajha
kamero sur la palankeno, shultre portata de 8 fortuloj per
lignaj stangoj. Akompanate de tamburado kaj gongado, la palankeno
iris rekte antau la domon de la novedzo. Kun malapero de tia
palankeno eksmodighis ankau la rilata ceremonio. Nun personauto
anstatauis la palankenon, kio favoras taksi-kompaniojn.
Ghenerale,
en la bonauguraj tagoj multaj taksioj estas uzataj por nupto.
LAUMODAJ NUPTOJ
En
1840 reghino Viktoria en blanka gazrobo aperis en sia nupto.
Poste, la europstila novedzina gazrobo modighis en la nupto
de la Okcidento. En la 30-40-aj jaroj ankau en Chinio ekfuroris
la moro por novedzino porti tian robon en nupto. De la lastaj
jaroj la gazrobo estas multe shatata de chinaj novedzinoj.
Ili portas ghin ne nur en la geedzigha ceremonio, sed ankau
sin fotas en ghi kontrau miloj kaj ech dekmilo da juanoj.
Iu novedzino diris: "Kun paso de tempo mi farighos maljunulino.
Tamen sur la foto mi estos juna por eterne." Shia patrino
diris: "Geedzigho okazas nur unufoje en la vivo. Nun
ni vivas bone kaj ni intencas soleni la nupton de nia solfilino."
Popularighas
ankau nupto en granda hotelo. Nuptoj ne estas tute samaj.
Al iuj plachas europa ceremonio, en kiu estas muzikludo, mallonga
parolo de geedzigh-atestanto, interkonsento de novgeedzoj
pri dumviva edzeco kaj ties intershangho de fingroringoj.
Kompreneble, tio ne estas chio. Kiel simbolon de dumviva edzeco
iu novedzino donacis al sia edzo la shuetojn, kiujn shi portis
en la tempo, kiam shi lernis iradon: "Mi, kiu portis
la shuetojn siatempe, plenkreskis kaj de nun akompanos vin
dum la tuta vivo." Al aliaj plachas antikva china ceremonio,
en kiu estas riverenco al la chielo, tero kaj gepatroj kaj
reciproka riverenco de la novgeedzoj mem.
Laumodaj
nuptoj profitigas komercistojn. Oktobre de 1998 multaj kompanioj
de Shanhajo kune okazigis nupton por 999 paroj da novgeedzoj
kaj donis al ili servojn pri acheto de domo kaj dotoj, mendo
de geedzigha festeno, ekskurso en la miela tempo kaj asekuro.
Samtempe kun tio, 36 paroj da chinaj novgeedzoj turismis sur
la insulo Pulau Sentos de Singapuro. Kiam iliaj vestoj kaj
shuoj estis malsekigitaj de akvo shprucinta el la Fontano
de Felicho, alinome, Fontano de Richajho, iliaj nomoj videblis
sur la akvo-ekrano per laserradioj...
EN MIELA TEMPO
Paro
da novgeedzoj faris vetkuron en la nupto. Lau interkonsento,
kiu sukcesos en la kuro, tiu mastros la familion. Kompreneble,
la novedzo kuris pli rapide ol la edzino. Neatendite, kiam
li estis atingonta la finon, li subite returnis sin kaj, preninte
shin en la brakojn, pafis sin al la fino. Nun en Chinio multas
tiaj gejunuloj. Ili, liberaj de rutinaj kutimoj kaj strebemaj
al afekcioj, okazigas sian nupton sur Gobio kaj krutajho,
en la aero kaj sub akvo kaj komencas la mielan tempon per
parashutado, subakvigho kaj dekrutajha saltado malsupren.
"Efektive,
ni ne intencas partoprenigi tiom da personoj en monotona nupto
en hotelo," diris iu novedzino. Timema, shi tamen ellernis
suprengrimpadon sentime en sia miela tempo. "Mi tion
faris kune kun mia edzo. Mi kredas, ke kun li mi timos neniun
malfacilon en la vivo."
"La moderna socio plenas de intensaj konkurencoj kaj
strecha vivritmo. Mi bezonas ripozon. Mi deziregas vojaghi
al Tibeto. Por havi longan libertempon mi decidis edzinighi,"
diris junulino, kiu deziris edzinighon kaj samtempe timis
ghin. En la miela tempo la pejzagho de neghkovrita regiono
kaj chelokaj naciaj moroj sentigis al la novgeedza paro la
esencon de la vivo: Ordinareco estas vivo. Hejmen reveninte,
ili prenis ordinaran manghon en la malgranda restoracio Hejmloko
kaj ekhavis la senton esti hejme.
Alia
novgeedza paro diris: "Niaj gepatroj preparis chion kaj
ni ne sciis, kion ni devas fari mem. Ni do decidis pasigi
la mielan tempon en la dezerto Taklimakan, alinome Maro de
la Morto, en nordokcidenta Chinio. Kune kun turisma grupo
ili transiris la dezerton Lop Nur sur la antikva Silka Vojo.
En la geedzigha nokto ili ne estis akompanataj de floroj,
vino kaj siaj parencoj, tamen ili kvazau audis la severan
averton de la naturo: "Se vi volas gefilojn, amu chiujn
estajhojn en la naturo."
Eble
tiuj gejunuloj estas pledantoj por neluksa nupto. Lau ili,
nupto devas esti modesta, sed diferenca de tiu en la 50-70-aj
jaroj. Tiam novgeedzoj faris registrighon che instanco pri
geedzigho kaj regalis siajn parencojn kaj amikojn per bombonoj,
kio finis la nupton. Lau statistiko, en la 50-60-aj jaroj
chiu paro da novgeedzoj en Chinio elspezis averaghe 362 juanojn
por geedzigho, en la 70-aj jaroj 1.3 mil juanojn, en la 80-aj
jaroj 5.5 mil juanojn kaj en la 90-aj jaroj 21 mil juanojn.
En 1998 la elspezo por tio estis inter 50 mil kaj 200 mil
juanoj.
Plejparto
de la pledantoj por neluksa nupto estas bone salajrataj intelektuloj.
Ili opinias, ke la ideala edzeco ne sin bazas sur europstila
novedzina gazrobo kaj luksa festeno. Ili alte taksas la kvaliton
de nupto.
Oktobre
de 1998, 33 paroj da novgeedzoj de Jiangsu, orienta Chinio,
donacis monon el sia kaso de geedzigho por plifirmigi la grandan
digon de Yangzi-rivero. Paro da novgeedzoj okazigis sian nupton
sur la granda digo de Yangzi-rivero. Vizaghe al la torenta
inundo, la novedzo, kiel batalanto kontrau la inundo, donis
savjakon al sia novedzino. Surmetinte ghin sur sin, shi tuj
komencis la mielan tempon kaj alighis al la vico de batalantoj.
|