Lau
historia dokumento tiu, kiu la unua provis flugi per raketo, estis
chino Wang Hu en Ming-dinastio (1368-1644).
Usona
fakulo pri raketo Herbert S Zim diris en la libro eldonita en 1945
"Raketoj kaj Jetoj": "En la lasta periodo de la 14-a
jarcento china oficisto Wang Hu ligis 47 raketojn, la plej grandenergiajn
raketojn acheteblajn siatempe, al segho kaj poste ligis ankau sin
mem al ghi. Kun du grandaj kajtoj en la manoj li deziris flugi pere
de antauenpushado de la raketoj kaj shvebado de la kajtoj. Li odonis
bruligi samtempe la 47 raketojn."
Malfeliche,
la raketoj eksplodis kaj mortis Wang Hu. Iuj sovetuniaj, germanaj
kaj britaj raketaj fakuloj menciis tion en siaj verkoj.
En
la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento en konferenco de la Internacia
Astronomia Unio oni decidis nomi iun ringforman monton sur la luno
Wang Hu por memori lin, kiu la unua provis flugadon per raketo.
|