Unua-pagho>> Kulturo >> Historio

 

 

 


La praepoko de Chinio

La Pekina Simio-homo kaj la Montsupra Kavernulo

    La Pekina Simio-homo Antau chirkau kvincent mil jaroj, che Zhoukoudian, sudokcidente de Pekino, vivis primitivaj homoj, kiujn ni nomas Chinaj Simio-homoj. Ili aspektis ne tute simile al la nuntempaj homoj. Iliaj brovosto kaj makzeloj antauen elstaras, kaj frunto klinighas malantauen. Ilia krania kapacito atingis nur tri kvaronojn de tiu de la modernaj homoj.

    Tiam en Norda Chinio la klimato estis varmeta kaj humida, kaj kelkloke kompare seka. En densaj arbaroj, vastaj herbejoj, sur bordoj de riveroj kaj lagoj trovighis sovaghchevaloj, cervoj, antilopoj, grandaj rinoceroj, elefantoj kaj bubaloj. Sur montoj kaj en kavernoj vivis ursoj kaj tigroj. En la arbaro vagis la plej kruela malamiko de la homoj -- la rapirdentaj tigroj.

    La Pekinaj Simio-homoj faris malfacilajn batalojn kontrau la naturo. Ili jam kreis batalilojn, nome bastonojn, batfaritajn nepoluritajn shtonajn ilojn kaj fajron, kiun ili reportis el brulanta arbaro kaj konservis en la kaverno.

    La Pekina Simio-homo kolektis de la vegetajhoj radikojn, tigojn, semojn kaj fruktojn kaj chasis bestojn per bastonoj kaj krudaj shtonaj iloj por havigi al si manghajhojn. Cervo estis ilia chefa chasajho. Ne povante akiri sufiche da nutrajho per la tre simplaj kaj krudaj iloj, ili estis konstante minacataj de malsato.

    La Pekina Simio-homo ankorau ne scipovis konstrui domojn, ili loghis amase en kavernoj, kiuj shirmis la konservatan fajron. Ili fortimigis bestojn kaj rostis manghajhojn per la fajro. Montkavernoj che rivero estis la plej taugaj lokoj por ilia vivado. La rivero liveris al ili akvon, sur la bordo ili povis trovi shtonojn taugajn por fari ilojn kaj kapti bestojn, kiuj venis trinki akvon.

    La Montsupra Kavernulo La homoj vivantaj che Zhoukoudian antau chirkau kvindek mil jaroj estas nomataj Montsupraj Kavernuloj. Jam ne estas granda diferenco inter ili kaj la modernaj homoj.

    Krom shtonaj iloj, ili povis fari ankau ostajn ilojn. Ili faris el bestaj ostoj kudrilojn, per kiuj ili kudris vestojn el feloj. Krom kolektado de radikoj, tigoj, semoj, fruktoj de vegetajhoj kaj chasado de bestoj, la montsupraj kavernuloj ankau povis kapti fishojn kaj ostrojn, kiuj taugas por mangho nur post kuirado. Kiam la montsupraj kavernuloj povosciis artefari fajron kaj komencis manghi fishojn, ilia sfero de aktiveco ege vastighis.

    La Pekina Simio-homo kaj la Montsupra Kavernulo uzis batfaritajn shtonajhojn.Chi tiun epokon oni nomas la paleolitiko.