Unua-pagho>> Kulturo >> Historio

 

 

 


La praepoko de Chinio

Kulturoj de kolora fajenco kaj nigra fajenco

    Neolitiko Antau chirkau kvin au ses mil jaroj, niaj prauloj jam plibonigis la ilojn. Ili faris el elektitaj shtonoj hakilon, glavon, martelon, chizilon kaj ilin poluris. El ostoj, kornoj kaj konkoj ili faris kudrilon, borilon, falchilon kaj segilon. Multaj iloj havis boritajn truojn, tiel ke oni povu alfiksi al ili tenilojn au trairigi shnuron.

    Oni nomas la epokon de poluritaj shtonaj iloj la neolitiko.

    Pafarko, sago kaj fajenco Pafarko kaj sago estis la plej gravaj iloj en la epoko neolitiko. Ili estis jam inventitaj antau chi tiu epoko. Per pafarko kaj sago, ili povis pafi malproksimajn birdojn kaj bestojn, kaj tiel pli facilighis la akiro de manghajhoj.

    Fajenco estas grava elpensajho de la epoko neolitiko. La fajenco farita de homoj sur la loesa altebenajho estis rugha kun nigraj au purpuraj desegnoj. Oni nomas chi tiun belaspektan fajencon kolora fajenco. La fajenco farita de la homoj sur la granda ebenajho de norda Chinio estis nigra, delikata, maldika kaj tre glata. Oni nomas ghin nigra fajenco.

    Fajenco, kiun oni povas uzi por enteni akvon, objektojn kaj kuiri, estis vazo.

    Brutobredado, agrikulturo kaj vivo de fiksloghado Se post manghado ankorau restis iuj el la chasakiritaj vivantaj bestoj, niaj prauloj ilin tenis por buchi en tempo de bezono. Ili akiris iom post iom spertojn en bredado de porko, hundo, bovo kaj shafo. Tiel komencighis la brutobredado.

    Semoj de vegetajhoj falis teren kaj de tio elkreskis novaj vegetajhoj. Niaj prauloj plurfoje tian fenomenon rimarkis, kaj ellernis iom post iom la semadon de grenoj. Tiel komencighis la agrikulturo.

    Tiam la homoj sur la loesa altebenajho kaj sur la granda ebenajho de norda Chinio loghis en vilaghoj che rivero. Ili konstruis domojn el tero, kaj faris por ili tegmentojn el cinodo. La domoj estis unuformaj kaj preskau samgrandaj. Ili plugis teron per shtona tranchilo, kulturis diversajn grenojn kaj bredis porkojn, hundojn, bovojn kaj shafojn. Ili faris fadenojn el fibroj de kanabo, teksis tolon kaj faris vestojn el ghi.