Genta
komunumo
En la epoko neolitiko de Chinio, la homoj farantaj fajencon
kolordesegnan kaj nigran vivis en genta komunumo, kiu jam
ekzistis antaue.
En
la genta komunumo, chiuj membroj estis parencoj; tero, brutaro
kaj laboriloj apartenis al la tuta komunumo, nur bataliloj
estis uzataj kaj konservataj de la individuoj. Ili kune malfacile
laboris, chasis, fishis, pashtis, terkulturis kaj konstruis
domojn. La fruktoj de ilia laborado estis ghuataj de chiuj
kune. La manghajho, kiun ili akiris, ne estis multa, tial
se iu manghus tro multe, aliaj devus suferi malsaton. La gentestro,
kiu gvidis la komunumon, estis elektita de la gentanoj, kaj
la gravaj aferoj estis diskutataj en kunveno. Tiam ekzistis
nek klasoj nek privataj proprajhoj kaj neniu povis ekspluati
alian.
Kelkaj
najbaraj gentoj organizighis en tribo gvidata de tribestro.
Por batalakiri pli bonan pashtejon au chasejon, kelkaj triboj
organizighis en trib-alianco kontrau malamikaj triboj. La
chefo de trib-alianco estis trib-alianca estro.
Huangdi,
Yao, Shun kaj Yu Lau la legendo, antau chirkau pli ol
kvar mil jaroj, en Chinio vivis estro de trib-alianco Huangdi,
kiu estis eminenta chefo en la baseno de la Flava Rivero.
Tiam multaj gravaj inventoj jam estis faritaj, ekzemple farado
de veturiloj kaj shipoj, bredo de silkraupoj, silkteksado,
kreo de skriba lingvo k. c. Tiuj chi inventoj efektivighis
dank' al la longdaura produktado. Ne longe post Huangdi, estighis
unu post alia tri famaj estroj de trib-alianco: Yao, Shun
kaj Yu. La trib-alianca estro nomighis "Di". "Di"
havis sian helpanton. Lautradicie, post la morto de "Di",
Di-ighis anstataue la helpanto.
Dum
la regado de Yao, en la baseno de la Flava Rivero okazis diluvo.
Yao kunvokis kunvenon de la trib-alianco por diskuti pri forkonduko
de la inundakvo. Iu tribestro proponis, ke Gun gvidu la laboron.
Tiun proponon Yao ne tute konsentis, sed char chiuj aliaj
tribestroj volis, ke Gun provu, tial la propono estis akceptita.
En alia kunveno, oni diskutis pri nomado de helpanto. Iu proponis
Shun, kaj chiuj aprobis. Gun ne sukcesis en forkonduko de
la akvego, Yao kaj Shun lin ekzekutis kaj ordonis, ke lia
filo Yu daurigu laboron. Yu klopodis kune kun la popolanoj.
Post 13 jaroj, ili sukcesis konduki la akvegon en la riverojn
kaj maron, kaj nur tiam la homoj ekpovis reiri sur la ebenon
kaj vivi en paco.
Post
kiam Yao mortis, Shun farighis Di kaj oni elektis Yu kiel
lian helpanton. Post la morto de Shun, Yu farighis Di.
Xia-dinastio
Tiutempe la laborfruktoj de la homoj plimultighis. En la genta
komunumo aperis grandaj familioj, kiuj estis multmembraj kaj
fortaj. Ili uzurpis komunan teron kaj brutojn de la komunumo
kaj ne permesis al aliaj ilin uzi. Tiel en la genta komunumo
estighis malegaleco, iuj richighis kaj aliaj malrichighis.
La familio de Yu estis richa kaj granda familio.
Post
la morto de Yu, lia filo Qi uzurpis la tronon kaj Yi, helpanto
de Yu, ne heredis la regpovon lau la tradicio. Depost tiu
tempo, la idoj de Qi sinsekve tronis de generacio al generacio,
kaj tiel farighis Xia-dinastio en la historio.
|