En la 17-a jarcento generalo posedis la pentrajhon. Poste liaj posedajhoj
estis konfiskitaj kaj imperiestro alproprigis ghin. En la 20-a jarcento
la lasta imperiestro Puyi de Chinio fughis al la nordoriento de
Chinio kunportante la pentrajhon. Sed fine perdighis la pentrajho.
En
autuno de 1945, majstro-pentristo Zhang Daqian pri chinstila pentrarto
revenis al Pekino de eksterlando kaj decidis acheti loghejon. Foje
li venis al Liulichang-strato plena de butikoj de antikvajhoj kaj
hazarde rimarkis la pentrajhon. Li cerbumis plurajn tagojn kaj fine
decidis acheti ghin kontrau sia tuta mono anstatau acheti loghejon.
En somero de 1952, kiam li estis migronta al Argentino, li multe
klopodis kaj fine sukcesis vendi la pentrajhon al la Muzeo de Imperiestra
Palaco de Pekino, por ke la trezora pentrajho ne perdighu eksterlande.
Kiu
estis Han Xizai?
Pri
la pentrajho
Kvin
scenoj de la nokta bankedo
|