La
Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. -- 25 p.K.) estis la unua potenca
imperio de Chinio. Dum la 200 jaroj de la Okcidenta Han-dinastio
oni faris serion da politikaj kaj ekonomiaj reformadoj, kio ebligis
potencighon de la lando kaj felichan vivon de la popolo.
En
la lastaj jaroj de Qin-dinastio Xiang Yu kaj Liu Bang subtenis reghon
Huaiwang de Chu-regno por kontraustari Qin-dinastion (221-206 a.K.).
Post plurjara militado Liu Bang kaj Xiang Yu konkeris la landon
kaj Xiang Yu abdikigis reghon Huaiwang kaj titolis sin Okcidenta
Regho kaj nomumis multajn dukojn, kaj Liu Bang estis titolita duko
Han. Sed Liu Bang ne volontis rangi malsupre de Xiang Yu. Helpe
de konsilistoj Zhang Liang kaj Xiao He kaj chefgeneralo Han Xin,
Liu Bang venkis Xiang Yu en 202 a.K. kaj surtronighis nomante la
landon Han. Li prenis Chang'an (proksime de la nuna Xi'an) chefurbo
kaj titolis sin imperiestro Gaozu.
Dum
sia regado de 7 jaroj li senigis multajn generalojn je ilia potenco
kaj feuda titolo por firmigi la centralizisman regadon. Li ellaboris
serion da politikaj principoj, firmigis sian regadon kaj metis bazon
por prosperigho de la potenca Han-dinastio. En 159 a.K. Liu Bang
mortis kaj Liu Ying heredis la tronon, sed fakte la regado estis
en la mano de L¨¹ Zhi, edzino de Liu Bang. Shi regis 16
jarojn. En 183 a.K. Liu Heng surtronighis kaj post li regis lia
filo Liu Qi, kiu observis la politikojn de Liu Bang. Dank' al ilia
politiko redukti imposton super la popolo, la imperio prospere disvolvighis
kaj la popolo ekghuis pacan vivon.
Dank'
al la regado de Liu Heng kaj Liu Qi, pli kaj pli potencighis la
imperio. En 141 a.K. abrupte mortis Liu Qi kaj lia filo Liu Che
heredis la tronon. Ankau li estis unu el la famaj imperiestroj en
la historio de Chinio. Li venkis hunojn, ekspansiigis la teritorion
kaj garantiis disvolvighon de la ekonomio kaj kulturo de la nordo
de Han-imperio. Sed militado dum multaj jaroj malfortigis la landon,
kaj Liu Che chesis militi kaj turnis grandan energion al agrikulturo.
Dank' al tio dauris la disvolvigho de la ekonomio.
Pli
kaj pli potencighis la Okcidenta Han-dinastio, sed potencighis ankau
lokaj regantoj, kio malfortigis la regadon de la dinastio. Kiam
Liu Ying heredis la tronon, li jam ne havis regpotencon. En 8 p.K.
Wang Mang uzurpis la tronon kaj titolis la landon Xin, kaj per tio
finighis la regado de la Okcidenta Han-dinastio.
|