La
Okcidenta Han-dinastio estis unu el la potencaj dinastioj en la
historio de Chinio. La regantoj tre akcentis agrikulturon kaj la
popolo vivis pace kaj feliche. Dum la regado de imperiestro Wudi
korteganoj proponis "ekskluzive respekti konfuceanismon"
kaj la imperiestro akceptis tion. De tiam konfuceanismo farighis
principo observata de la sekvantaj dinastioj en ilia regado. En
la situacio kun stabila politiko kaj prospera ekonomio, sufiche
disvolvighis la metio, komerco, homkultura arto kaj naturaj sciencoj
de la Okcidenta Han-dinastio. Altigho de la niveloj de la sciencoj
kaj teknologioj multe levis la produktan efikon de metalurgio, tekstilado
kaj metio. Ekzemple en la Okcidenta Han-dinastio jam aperis matura
brodmashino, kio markis, ke tiam produktado jam disighis de sola
manlaborado kaj altighis la produkta efiko. Prosperigho de metio
akcelis komercon kaj formighis multaj komercaj urboj chirkau Chang'an,
kaj dank' al la Silka Vojo, komencighis intershanghoj kun okcident-aziaj
landoj en diplomatio kaj komerco.
En
la Okcidenta Han-dinastio naskighis elstara historiisto Sima Qian.
Li verkis la unuan chinan analan libron "La Historia Kroniko".
Krome, la arta nivelo mirinde altighis en la dinastio, kion pruvis
artajhoj trovitaj antau kelkaj jaroj en tomboj de tiu dinastio.
Pri tio ekzemplis argila pupo kun shpato trovita en Sichuan-provinco
kaj ligna shipmodelo trovita en Kantono. Ambau artajhoj estis delikataj
kaj raraj.
La
Okcidenta Han-dinastio dauris 230 jarojn de 14 generacioj kaj faris
Chinion potenca kaj prospera.
|