Han-dinastio

La Orienta Han-dinastio

de WA NA

    La Orienta Han-dinastio dauris de 25 ghis 220 p.K. kaj ghin regis 12 imperiestroj.

    La dinastio estis fondita de Liu Xiu, poste titolita Guangwu. Li renversis la Novan Dinastion fonditan de Wang Mang kaj restarigis la regadon de familio Liu kaj la postaj historiistoj nomis la dinastion Orienta Han.

    En la 25-a jaro p.K., helpate de la Armeo de Verda Arbaro, Liu Xiu venkis Wang Mang kaj kaptis la tronon. Li devenis de imperiestra familio de la Okcidenta Han-dinastio, tial li titolis sian landon ankorau Han kaj prenis Luoyang chefurbo kaj nomis sian regperiodon Jianwu. En la dua jaro de Jianwu-periodo li ordonis amplekse reformi la malnovajn politikojn de Wang Mang, ordigis la oficistaron kaj instalis 6 korteganojn, por ke ili prizorgu shtatajn aferojn. Oni mezuris la kampojn de la lando kaj kvietigis la popolan vivon. Meze de la 1-a jarcento, dank' al la prudenta regado de tri imperiestroj, la Orienta Han-dinastio iom post iom revenis al prospero.

    En la 89-a jaro p.K. la 10-jara Liu Zhao surtronighis kaj titolis sian regperiodon Yongyuan. Li estis tro juna, kaj la regpotenco estis kaptita de lia patrino kaj ties frato Dou Xian. Shia diktatoreco vekis malkontenton de la kortego kaj en la 92-a jaro shi kaj shiaj regantoj estis pereigitaj ligighintaj eunukoj. De tiam la eunukoj pli kaj pli multe sin trudis en la politikan regadon de la Orienta Han. En la 189-a jaro la potenco de la eunukoj atingis kulminon.

    Tiujare imperiestra patrino He praktikis regadon. Tiam la eunukoj diktatoris en la kortego kaj mortigis shin. Liu Xie estis surtronigita. Sed ankau li ne havis efektivan potencon kaj chefministro Dong Zhuo kaptis la efektivan regpotencon kaj tiranis senbride. La lokaj regantoj mortigis lin kaj estigis separatisman regadon, kaj disfalis la unueca dinastio. Poste la imperiestro estis superregata de Cao Cao, alia militaristo. En la 220-a jaro la dua filo de Cao Cao forpushis la imperiestron de sur la trono, kaj finighis la regado de la Orienta Han-dinastio. Ghin sekvis la separatisma periodo de Tri Regnoj.