La
regantoj de la Orienta Han-dinastio multe observis la politikojn
de la Okcidenta Han-dinastio kaj faris kelkajn reformojn pli konformajn
al la socio. En la unua periodo de la Orienta Han-dinastio
la regantoj pluapashe firmigis akordighon kun la lokaj potencoj,
kaj la shtato estis stabila. Dank' al tio la ekonomio, kulturo,
sciencoj kaj tekniko superis tiujn de la Okcidenta Han-dinastio.
En la 105-a jaro Cai Lun renovigis la teknikon de paperfarado. Paperfarado
estas unu el la kvar gravaj inventoj de Chinio. Alia kontribuo de
la Orienta Han-dinastio estas progreso de ceramiko, kiu komplete
liberigis Chinion el kateno de unika materialo bronzo.
En
la dinastio matematikistoj kaj astronomoj reprezentataj de Zhang
Heng atingis altan nivelon en la naturaj sciencoj. Zhang Heng faris
chielan globuson kaj sismografon, kies principo estas uzata en la
nuna tempo. Krome en la lasta periodo de la Orienta Han-dinastio
estis fama kuracisto Hua Tuo, kiu la unua uzis anestezilon en operacio.
Kaj li kreis la unuan gimnastikan ekzercon taugan por chiuj aghoj.
En
la Orienta Han-dinastio kaligrafio kaj pikturo ne estis uzataj sole
kiel ideograma signo, kaj pli kaj pli evidentighis ilia arta pozicio.
Kvankam ne multajn artajhojn la dinastio postlasis, tamen ili ankorau
povas sufiche montri la kulturon de Han-dinastio.
|