Antau
Zhou-dinastio Chinion regis Shang-dinastio, kies lasta regho estis
tirano.
Kiam
Shang-dinastion regis la tirano, Ji Chang, la gvidanto de Zhou-regno
asignis gravajn oficojn de sia regno al eminentaj personoj, kiuj
helpis lin en bonordigo de la politikaj kaj militaj aferoj, kaj
pro tio Zhou-regno iom post iom potencighis. Post morto de Ji Chang,
lia filo regho Wu heredis la tronon kaj meze de la 11-a jarcento
a.K. li gvidis armeojn de la okcidenta kaj suda lokoj kaj aliaj
triboj en la batalo kontrau la tirano de Shang-dinastio. Fine la
armeo de Shang estis venkita kaj ghia tirana regho mortigis sin,
kio markis pereon de Shang-dinastio.
Zhou-dinastio
prenis Haojing (okcidente de la nuna Xi'an) kiel chefurbon kaj historiistoj
nomas ghin Okcidenta Zhou-dinastio.
En la lasta periodo de la Okcidenta Zhou la sklavposedantoj farighis
pli kaj pli facile korupteblaj. En 841 a.K. eksplodis armita ribelo
de civitanoj. La ribelo okazis en la chefurbo Haojing. La ribelantaj
civitanoj kaj sklavoj sin trudis en la reghan palacon kaj regho
Li forkuris. La regpotenco estis tenata de dukoj Zhou kaj Zhao.
En la historio tiu periodo estis nomata respubliko. En la unua jaro
de la respubliko la china historio ekhavis klaran kronikon.
La
ribelo forte batis la sklavan sistemon de Zhou-dinastio. En 771
a.K. nacimalplimultoj konkeris Haojing kaj en la sekvanta jaro Zhou-dinastio
translokis sian chefurbon al Luoyang kaj de tiam malfermighis la
nova pagho de la china historio. Jen la Orienta Zhou-dinastio.
|