Unua-pagho>> Kulturo >> Historio

 

 

 


Zhou-dinastio

Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.)

de WA NA

    En la historia periodo de Printempo kaj Autuno la kortego de Zhou-dinastio estis jam ne alte taksata kaj iuj grandaj regnoj faris senchesan aneksan militon. La venkinto ofte kunvokis estrojn de aliaj regnoj por devigi ilin rekoni ties hegemonion.

    La unua hegemonia regnestro estis duko Huan de Qi-regno (orienta parto de la nuna Shandong-provinco) kaj post li aperis aliaj kvar hegemoniaj regnestroj.

    La kulturo de Printempo kaj Autuno estis enhavoricha. Tiam aperis la plena kolekto de la plej fruaj chinaj poemoj "Libro de Odoj", kies plejparto estas versajhoj verkitaj en la Okcidenta Zhou-dinastio kaj Printempo kaj Autuno.

    En tiu historia periodo naskighis multaj eminentaj pensuloj.

    Laozi naskighis en Chu-regno en la lasta periodo de Printempo kaj Autuno. Li estis fondinto de taoismo kaj verkis "Daodejing".

    Konfuceo naskighis en 551. a.K. en Lu-regno. Li estis granda pensulo kaj fondinto de konfuceanismo. Li alte taksis ritojn kaj postulis, ke oni severe observu la difinon pri ritoj kaj kondutu lau la regulo pri rilatoj inter suvereno kaj regatoj, patro kaj filoj, superuloj kaj subuloj, kaj ke la korteganoj estu lojalaj al la suvereno, gefiloj obeu la gepatrojn, la subuloj obeu la superulojn. Li alte taksis ankau humanismon. Li deziris, ke la regantoj amu la popolon, ne tro subpremu ghin. Li estis ankau granda edukisto. Li fondis privatan lernejon kaj instruis lau la kompare progresa eduka ideologio. En siaj lastaj jaroj li kompilis "Libro de Odoj", "Shang Shu", "Printempo kaj Autuno" kaj aliajn. Liaj vortoj estis kolektitaj en "Analektoj de Konfuceo". Lia penso estis rigardata kiel gvida penso en la sekvantaj pli ol 2 mil jaroj.

    "Milita Strategio de Sunzi" estis verkita de Sun Wu, eminenta milita strategiisto. Li naskighis en Qi-regno en la lasta periodo de Printempo kaj Autuno. Li resumis sian militan sperton kaj tiun de la antauuloj kaj verkis tiun libron, faman militan verkon en la antikva Chinio. La verko sisteme pritraktas la strategiajn kaj taktikajn principojn, montras la gravecon de koncentrado de la milita forto kaj akcentas, ke kiu konas la malamikon kaj konas sin mem, tiu estas chiamvenka.