Post
akra militado en la periodo de Printempo kaj Autuno multaj malgrandaj
regnoj estis aneksitaj de la grandaj kaj en la komenco de la periodo
de Militantaj Regnoj restis nur 7 kompare grandaj regnoj. Ili estis
Qi, Chu, Yan, Han, Zhao, Wei kaj Qin.
Shang
Yang estis loghanto de Wei-regno. En 359 a.K. li estis taskita de
duko Xiao de Qin-regno je grava posteno kaj komencis politikan reformadon.
Dank' al lia reformado Qin nuligis la malnovan sistemon, rapide
disvolvis sian ekonomion kaj iom post iom farighis la plej potenca
inter la 7 regnoj.
Kun
disvolvigho de agrikulturo kaj metioj progresis ankau la komercado.
La bonrasaj chevaloj de la nordo, eburo de la sudo, fishoj kaj salo
de la orienta marbordo kaj ledo de la okcidenaj regnoj facile acheteblis
en la bazaroj de meza Chinio.
En
la periodo de Militantaj Regnoj disvolvighis la produktado, sciencoj
kaj tekniko. La tiamaj astronomoj 37-foje observis sunan eklipson
kaj la postaj dokumentoj konfirmis 33 el ili. Post mezurado ili
difinis ankau la tempodauron inter la vintra solstico kaj somera
solstico. Julie de 613 a.K. ili vidis, ke kometo preterpasis la
Grandan Ursinon, kaj per tio faris la plej fruan registron pri la
Haleja Kometo en la homa historio. En la periodo de Militantaj Regnoj
intelektulo de Chu-regno Gan De kaj intelektulo de Wei-regno Shi
Shen chiu plenumis astronomian verkon. Poste oni kunigis tiujn du
verkojn kaj nomis ilin "Astronomia sutro de Gan kaj Shi".
En
la periodo de Militantaj Regnoj jam aperis fakoj de internaj malsanoj,
hirurgio, ginekologio kaj pediatrio. Bian Que estis landfama kuracisto.
La fama medicina verko "Nei Jing" pritraktas la precizan
lokon de la visceroj kaj cirkuladon de sango, prezentas patologion,
konigas 311 simptomojn kaj kuracadon per tizano, akupunkturo, mokso,
masagho kaj aliaj terapioj. La verko plene montras la fruajn sukcesojn
de la antikva china medicino.
Lu
Ban estis lerta charpentisto en la frua periodo de Militantaj Regnoj.
Li faris multe da kreoj.
En
la periodo de Militantaj Regnoj estis fenomeno, ke cent skoloj konkuris,
kio markis, ke la chinaj pensuloj spertis epokfaran transformon,
kaj aperis cent skoloj, kiaj moismo, konfuceanismo, taoismo kaj
legalizismo.
La
fondinto de moismo estis Mozi, Lu-regnano en la komenca periodo
de Militantaj Regnoj.
Mengzi
estis grava reprezentanto de konfuceanismo en la periodo de Militantaj
Regnoj. Lia chefverko estis "Mengzi".
La
alia reprezentanto de konfuceanismo estis Xunzi, Zhao-regnano. Lia
chefverko estis "Xunzi".
En
la periodo de Militantaj Regnoj Zhuangzi estis chefa heredinto de
taoismo. Lia chefverko estis "Zhuangzi".
Han
Fei estis aristokrato de Han-regno en la lasta periodo de Militantaj
Regnoj. Li estis grava reprezentanto de legalizismo. Lia chefverko
estis "Hanfeizi".
Sun
Bin estis posteulo de Sun Wu. Li estis fama milita strategiisto
en la lasta periodo de Militantaj Regnoj. Lia chefverko estis "Milita
strategio de Sun Bin".
Granda
poeto Qu Yuan estis aristokrato de Chu-regno en la lasta periodo
de Militantaj Regnoj. Antau la kolapso de la patrio li malesperighis
kaj kun indigno sin dronigis en Miluo-rivero en 278 a.K. Legendo
diras, ke li mortis la 5-an de la kvina monato lau la china luna
kalendaro. Poste oni difinis tiun tagon por lin memori. Tiutage
la chinoj faras drakboatan konkurson, faras bongustan manghajhon
piramidformaj buloj el glueca rizo volvitaj en bambuaj au fragmitaj
folioj kaj jhetas la bulojn en la riveron por kulti la grandan patriotan
poeton.
En
la lastaj jaroj elterighis kompleto da gamo-sonorilaro kaj aliaj
muzikiloj, uzataj en tiu historia periodo.
|