Qin
estis la unua china dinastio, en kiu multaj etnoj membrighis al
granda unuigita lando kun Xianyang kiel chefurbo. Por firmigi la
centralizisman sistemon kaj landan unuighon ghi alprenis jenajn
rimedojn:
I.
Politike Qin-dinastio faris la imperiestrecon absoluta en la regado.
De Ying Zheng, chiuj superaj regantoj de feudaj chinaj dinastioj
donis al si la titolon de imperiestro, kiu tenis la regpotencon
politikan, ekonomian kaj militan en siaj manoj. Qin establis administran
institucion de la lando kaj prefektujoj. Lau edikto de la imperiestro,
en la centra registaro funkciis plurgradaj oficistoj kaj en chiuj
landpartoj funkciis sistemo de prefektujoj kaj gubernioj. La imperiestro
dividis la tutan landon en 36 prefektujojn kaj chiu prefektujo gvidis
plurajn guberniojn, tiamaniere la imperiestro firme tenis la landan
kaj diverslokan regadon en siaj manoj.
II.
Ekonomie Qin-kortego unuigis la sistemon de mezurunuo kaj monunuo,
kio estis tre utila al la ekonomia disvolvigho de diversaj lokoj
kaj diversaj etnoj.
III.
Kulture Qin-dinastio unuigis la chinajn ideogramojn, kio tre utilis
al la kultura disvolvigho de la lando. Por regi la ideologion de
la popolanoj la kortego forbruligis chiujn historiajn librojn, verkitajn
ne de Qin-regno, poemojn kaj aliajn verkojn, konservitajn de la
popolo, kaj librojn verkitajn de erudiciuloj de diversaj skoloj,
escepte de la verkoj medicinaj, auguraj kaj terkulturaj. En la sekvanta
jaro iuj intelektuloj postdorse klachis kontrau la suvereno pro
lia tiraneco kaj kruela punado. Informighinte pri tio, la suvereno
enterigis 460 intelektulojn vivaj. Tiuj okazajhoj estis tre famaj
en la china historio.
|