Qin-dinastio

Per leghoj firmigi sian potencon

de WA NA

    En Qin-regno Shang Yang dufoje faris politikan reformadon kaj post tio ellaboris 6 kriminalajn leghojn, tiel ke jam antau la unuigo de Chinio, Qin-regno havis kompleton da leghoj. Surtronighinte, Ying Zheng heredis kaj disvolvis la antauan leghan sistemon kaj publikigis pli da leghoj kaj reguloj. Unuiginte la tutan Chinion, Ying Zheng praktikis la leghojn de Qin-regno tra la tuta Chinio kaj pro tio li efike firmigis la feudan centralizismon.

    La kriminala legho temis pri 200 krimoj. Por puni la atencantojn oni ellaboris 80 artikolojn, t.e. lau la legho 19 specoj de krimuloj devis esti mortigitaj kaj 15 specoj de krimuloj karne torturitaj kaj chiu kriminala kodo povis esti sole farata kaj aplikata kun aliaj 2 au 3 specoj da krimoj kaj krom tio la legho difinis aghon de la krimuloj, kiuj devas obei la leghon.

    Kaj krom tio la leghoj de Qin-dinastio havis specialajn artikolojn pri agrikulturo, metiindustrio kaj komerco. La legho havis konkretajn difinojn pri terkulturado, irigacio, protekto de montoj kaj arbaroj, kvanto de semoj, plantado kaj naturaj katastrofoj. Koncerne metiindustrion, la legho havis ankau konkretajn difinojn pri produkta administrado, arangho de laboruloj, trejnado de metiaj dischiploj, normoj de la produktajhoj, ekzameno de la kvalito, ktp. Koncerne komercadon la legho havis konkretajn difinojn pri prezoj de varoj, cirkulado de mono kaj registrado de alilandaj komercistoj.

    Por sukcesa plenumado de la leghoj oni ellaboris ankau proceduron.

    Jughate lau la konkretaj difinoj de la artikoloj, la leghoj de Qin-dinastio estis kompletaj kaj, ghenerale dirite, ili konformis al la tiamaj sociaj cirkonstancoj. Kompreneble ili havis ankau mankojn, kiaj la artikoloj estis komplikaj, iuj krimoj ne estis normale traktataj kaj la punoj tro kruelaj. En la lasta periodo de Qin-dinastio oni praktikis la leghojn pli dogmisme.