Qin-dinastio

Insurekcio de Chen Sheng kaj Wu Guang

de WA NA

    Tio estis la unuafoja civitana insurekcio en la china historio. Julie de 209 a.K. lau ordono 900 gardistoj devis plenumi servuton en tre malproksima loko. Sed survoje falis pluvego kaj ili ne povis ghustatempe atingi la cellokon. Lau la legho de Qin-dinastio ili devis esti mortigitaj, kio kauzis grandan timon, tial Chen Sheng kaj Wu Guang planis ribelon.

   La insurekcia armeo rapide konkeris plurajn guberniojn kaj post nelonge ghi ekhavis dekojn da miloj da militistoj, milojn da rajdistoj kaj 600-700 militajn charojn. Chen Sheng kaj Wu Guang ambau reghighis. Kuraghigate de ili, la civitanoj kaj malnovaj aristokratoj unuj post aliaj levighis kontrau la kruela Qin-kortego.

    Kun disvolvigho de la insurekciaj armeoj interne de la ribelantoj kontraudiroj naskighis kaj kreskis. Chen Sheng fierighis kaj malproksimighis de la ordinaraj soldatoj kaj la subuloj ne obeis lian gvidadon kaj fine la insurekcio malvenkis.

    Malgrau ke Chen Sheng kaj Wu Guang estis venkitaj, tra la tuta lando levighis ribeluloj, inter kiuj la elstaraj gvidantoj de la ribelaj armeoj estis Xiang Yu kaj Liu Bang, kiuj kune renversis la regadon de Qin-dinastio kaj poste en la militado Liu Bang venkis Xiang Yu kaj fondis Han-dinastion, kiu dauris proksimume 400 jarojn.