"Historia
Kroniko" estas la unua biografia historia verko de Chinio.
Ghia autoro estas eminenta historiisto kaj literaturisto Sima
Qian.
Li
devenis de familio de historia shtatoficisto
Sima
Qian naskighis en 135 (au 145) a.K. en familio de historia
shtatoficisto. Lia patro Sima Tan estis kortegano pri historio
de Han-dinastio. Sima Qian legis multe jam en la infaneco.
Por kolekti historiajn materialojn kaj larghigi sian vidkampon,
en la agho de 20 jaroj li komencis vojaghi tra la tuta lando
por esplori la naciajn morojn, kolekti legendojn kaj tradiciajn
rakontojn kaj koni la popolajn kutimojn, geografiajn kondichojn
kaj produktajhojn de diversaj lokoj. Li vizitis Guiji de la
nuna Zhejiang-provinco, lokon, kie Yu subigis inundon; Changsha,
kie li kun respekto rememoris la grandan patrioton kaj poeton
Qu Yuan; Qufu, hejmlokon de Konfuceo; naskighlokon de Liu
Bang, fondinto de Han-dinastio, kie li auskultis rakontadon
de lokaj maljunuloj pri ribelo de Liu... La vojagho kaj ekspedicio
multe richigis la sciojn de Sima Qian kaj metis solidan bazon
por lia verkado en la estonteco.
Sima
Qian funkciis kiel paghio de imperiestro Wudi kaj akompanis
la suverenon en vojagho al multaj lokoj de la lando. Lau ordono
de la suvereno li inspektis Sichuan, Kunming kaj aliajn lokojn.
En
108 a.K. mortis Sima Tan. Sima Qian heredis lian oficon kaj
ekfunkciis kiel kortegano pri historio. Profitante de la shanco,
li legis multe da libroj kaj decidis verki "Historian
Kronikon" ekde 104 a.K.
La
imperiestro ordonis generalon Li Guangli ataki la hunojn.
Li Guangli malvenkis kaj lia armeo preskau tute pereis. Li
Guangli mem revenis. Lia nepo Li Ling, gvidante 5 mil soldatojn,
daurigis la batalon konrau la hunoj. Kvankam Li Ling kaj liaj
subuloj mortigis 6 mil hunojn, tamen mankis al ili helpo.
La regento de la hunoj kun siaj 30 mil militistoj sieghis
Li Ling kaj lian armeon. Li Ling provis trarompi la sieghon,
tamen malsukcesis kaj fine kapitulacis al la malamiko.
La
informo pri la kapitulaco de Li Ling faris sensacion en la
kortego. La imperiestro arestis liajn patrinon kaj edzinon
kaj okazigis kunvenon por diskuti pri lia krimo.
La
korteganoj riprochis, ke Li Ling kapitulacis al la hunoj pro
timo de morto. Sed kiam la suvereno demandis Sima Qian, Sima
malkashe elvershis sian koron. Sima diris, ke kun malpli ol
5 mil militistoj sub sia gvido Li Ling batalis kontrau dekoj
da miloj da malamikoj en ilia landinterno. Kvankam li malvenkis,
tamen li mortigis multe da malamikoj kaj devis esti rigardata
kiel bravulo. Li ne mortigis sin tuj, certe li volis per novaj
meritoj kvitigi sin je la faritaj eraroj.
La
suvereno opiniis, ke Sima Qian senkulpigis la kapitulacinton
kaj tio estas malobeo al la suvereno. Li ordonis aresti Sima
kaj kastri lin.
Sima
opiniis, ke kastro estas granda honto por li, kaj li volis
mortigi sin. Tamen pensante, ke lia "Historia Kroniko",
al kiu li dedichis preskau sian tutan energion, ankorau ne
finighis, li forlasis sian intencon pri sinmortigo kaj obstine
vivis. Elkarcerighinte, li daurigis sian verkadon kaj faris
sisteman kronikan verkadon de Huangdi, la legenda prapatro
de la china nacio ghis 95 a.K., kiam imperiestro Wudi estis
sur trono. Li kompilis la verkon ampleksantan la historion
de 3000 jaroj. Dank' al sia 20-jara penado li finfine plenumis
la grandan verkon "Historia Kroniko", kiam li estis
55-jara.
Modelo
de la chinaj historiaj verkoj
La
verko havas 130 volumojn el 526.5 mil ideogramoj. Ghi estas
la unua biografia verko de Chinio. La libro rakontas historiajn
faktojn kun homaj biografioj kiel la chefo. Antau tio en Chinio
naskighis "Printempo kaj Autuno", "Zuo Zhuan"
kaj aliaj historiaj verkoj. Tamen ili estas politika historio
konservita per dokumentoj au analoj au landaj historioj, dum
"Historia Kroniko" verkita de Sima Qian prezentas
la historion chefe per biografioj de imperiestroj, reghoj
kaj aliaj gravaj personoj.
Sima
Qian alprenis sintenon fidelan al la historiaj faktoj dum
la verkado. Li ne beligis, nek kashis malbonajhojn de la priskribataj
personoj kaj brave malkashis la mallumon de la feuda socio,
vivece rakontis la malbonagojn de aristokratoj de Han-dinastio,
konfliktojn interne de la regantaro kaj tiranecon de shtatoficistoj.
Li ne indulgis ech la friponecon de la unua imperiestro de
Han-dinastio Liu Bang, la ferocecon de lia edzino kaj la dibochecon
de imperiestro Wudi, tiel ke kiam Wudi legis la biografion
de sia patro kaj tiu de si mem, li ekbolis de kolerego.
La
lingvo de la verko estas lakona, intrigoj vivecaj, materialoj
ekzaktaj kaj enhavo autentika kun alta arta nivelo. Ghi estas
ne nur granda historia verko, sed ankau eminenta literatura
verko kaj farighis modelo de la sekvantaj historiaj verkoj
de Chinio. Ghi donis gravajn historiajn materialojn por la
legantoj en studo de la historio antau Han-dinastio inkluzive.
En
la pasintaj 2 mil jaroj la verko chiam ludis gravan rolon
en studo de la china historio. Chinaj historiistoj kaj literaturistoj
multe lernis el ghi. Aliaj chinaj historiaj verkoj plejparte
heredis la sistemon de la verko de Sima Qian.
|