Unua-pagho>> Kulturo >> Historio

 

 

 


Cixi en la okuloj de usona ambasadoro

    La imperiestra patrino Cixi regis Chinion preskau duonjarcenton en la 19-a jarcento kaj efektivigis kelkajn reformojn, kiujn chinaj politikistoj rimarkis kaj volis fari. Kompare kun aliaj virinoj, shi estis elstara, char la reformoj estis faritaj en la lando, en kiu la virinoj havis nenian rajton.

    Jene usona ambasadoro faris priskribon pri Cixi.

Bankedo

    En la unuaj akceptoj la ambasadoroj kaj iliaj edzinoj estis prezentitaj al Cixi kaj imperiestro Guangxu. Poste la gastoj estis kondukitaj en bankedan salonon kune kun honordamoj kaj fraulinoj de la imperiestra familio. Chiu gasto havis akompananton apud si. Cixi envenis la lasta. La imperiestro sidis en shia maldekstra flanko, iom malantaue de shi. Chiuj aliaj estis starantaj. Kiam shi sidighis, shi signis al ni, ke ni sidighu. Sed la imperiestro, honordamoj kaj fraulinoj restis starantaj. Ili ne povis sidi en shia heesto.Poste eunukoj alportis abundon da delikataj pladoj, kaj la eunuko, kiu servis al shi, chiam estis genuanta.

    Post kelka tempo la plej agha sinjorino el la gastoj demandis, chu ankau la fraulinoj povus sidighi, kaj Cixi kapsignis al Guangxu: "Sidighu, imperiestro." Kaj post tio shi turnis sin al la princino-fraulinoj, ke ili sidighu. Ili sidighis kun timemo nur sur la randon de la segho kaj preskau neniun pladon kuraghis tushi.

    Sed en la postaj akceptoj la ceremonio tute shanghighis. La tabloj estis kovritaj per blanka tuko kaj ornamitaj per freshaj floroj. Post kiam la damo de la usona ambasadoro regalis la fraulinojn per bankedo, la kortego multe atentis lernadon de fremdlandaj ritoj. En la postaj bankedoj ni trovis, ke la kortego pretigis kaj chinajn kaj europajn pladojn.

    Estis eksterordinare post tio, ke Cixi ne plu prenis vespermanghon kune kun gastoj. Post oficiala intervidigho shi descendis la tronon, faris mallongan interparoladon kun la akceptitoj kaj invitis la gastojn en la bankedan salonon klarigante, ke shia cheesto malhelpis la honordamojn kaj fraulinojn, ke ili ne kuraghis manghi lauplache. Tial shi chiam forestis bankedon. Sed post bankedo shi chiam reaperis kaj intime konversaciis kun la cheestantoj.

Ghentila traktado

    Eble pro la jena epizodo shi decidis ne plu cheesti tian bankedon. Foje damo de grava ambasadoro petis Cixi donaci al shi bovlon, kiun shi uzis. Post momenta hezito shi diris al eunuko: "Ni ne devas donaci nur unu bovlon. Ni chinoj donacas paron. Iru pretigi du bovlojn por donaci al shi." Poste shi sin turnis al la aliaj gastoj: "Mi tre volontus donaci al vi chiuj po du tiajn bovlojn. Sed la Ministerio de Eksteraj Aferoj ne permesas al mi donaci dum akceptado."

    Sed poste la menciita damo shtelis iun valoregan diademon en la palaco. Kiam shi estis forironta, prizorganto de tiaj objektoj diris al shi, ke shi redonu la ajhon.

    Chinio estis lando grave akcentanta etiketon. Ghenerale kiam kortegano unuafoje iris vidi Cixi, li devis sin ekzerci pri etiketo dum semajno au ech 6 monatoj antau la akcepto. Shajne Cixi kaj la fraulinoj pardonis la senghentilecon kaj audacan faron de la damo. Chinoj rigardas la eksterlandon sovaghejo kaj chiujn homojn ekster Chinio barbaroj. Dum longa tempo la chinoj persistis en tiu vidpunkto, tial ili ne degnis atenti la barbarajhojn.

Fascinanta virino

    Taksante la kontribuon de la damoj de la ambasadoroj en urgho al Chinio por sinmalfermo al la okcidento, neniu povis superi la damon de la usona ambasadoro. Oni atribuis la intimecon inter Cixi kaj la damo de la usona ambasadoro al ties chiama respekto al Cixi.

    Nur kiam Cixi akceptis unusolan damon de fremdlanda ambasadoro, shi evidentigis sian spritecon, virinecon, allogecon kaj sorchon adekvatajn al tiuj de shia personeco. Shi manpremis kun chiuj gastoj kun varma saluto. Shi plendis kontrau varmo au malvarmo de la vetero, au montris maltrankvilon, se deserto ne plachis al la gastoj. Shi diris sincere, ke intervidigho kun ni estas shia felicho. Shi havis la talenton plachi al chiuj gastoj, malgrau ke antau tio ili havis antaujughon pri shi. Shi montradis prizorgon al chiuj gastoj, kio plene atestis shian kapablon regi la landon.

    Shi kaptis chiujn shancojn por informighi pri fremdlandaj moroj kaj reguloj. Foje en teatro shi venigis al si ambasadoron kaj ordonis alporti al li seghon. Post tio shi detale demandis pri la sistemo de virina edukado en Usono.

    "Mi audis, ke chiuj knabinoj en via lando vizitas lernejon."

    "Jes, tute vere, via imperiestrpatrina moshto."

    "Chu ili lernas tiujn samajn de la knaboj?"

    "En la shtataj lernejoj geknaboj lernas samajn objektojn."

    "Mi tre deziras, ke chiuj knabinoj de Chinio povu viziti lernejon, sed jam estas tre malfacile por popolanoj ebligi al knaboj viziti lernejon."

    Post kiam shi informighis pri la shtataj lernejoj, shi diris:

    "Nun en Chinio imposto estas tre peza. Se oni starigos shtatajn lernejojn, tio certe plipezigos la imposton. Do tio ne estos ebla."

    Sed post nelonge la kortego dekretis pri virina edukado tra la tuta lando kaj fondis en Chinio milojn da lernejoj por knabinoj.

    Iom post iom Cixi komprenis, ke preghejoj celas saghigi la popolon, eduki la popolon en altigo de virto kaj spirita medio kaj admoni homojn al amo al la gepatroj kaj fidelo al la patrolando. Sekve shi permesis fremdlandajn pastrojn fari mision kaj konstrui preghejojn en Chinio.

Supersticho

    La imperiestra patrino Cixi profunde kredis je sorto, damno, diablo, anghelo, dio kaj demono, kio influis shian vivon en multaj flankoj.

    Kiam oni la unuan fojon proponis fari al shi portreton por eksponi ghin en la foiro de San-Luizo, shi montris grandan surprizon. La damo de la usona ambasadoro faris al shi malfacilan persvadon, ke portretoj de europaj shtatestroj ofte estas eksponataj en la foiro inkluzive de tiu de la brita reghino Victoria. Kaj krome shi admonis, ke montrado de shia portreto en la mondo utilos shanghi la eraran impreson pri shi. Fine Cixi cedis sed diris, ke shi konsultos duko-princon Qing. Shajne la admono jam malsukcesis. Sed post nelonge shi sendis informi la damon de la usona ambasadoro, ke shi jam elektis auspician daton, por ke oni faru al shi la portreton.

    Por porti shian portreton al la Ministerio de Eksteraj Aferoj, shi ordonis konstrui specialan fervojon anstatau porti la portreton sur shultro imagante, ke tio similas al portado de kadavro.

    Kun shia 60-jarigho koincidis la China-Japana Milito kaj shi ne faris grandan jubileon. Sed en la agho de 69 jaroj shi solene celebris sian 70-jarighon kun deziro peti felichon kaj forigi malbonon. Shiaj vestoj estis plene broditaj je ideogramoj signifantaj felichon kaj longevivadon. Ankau shiaj donacoj enkorpigis shian bondeziron por felicho. En shia dormochambro estis teleroj da pomoj, char la ideogramo de la vorto "pomo" prononcighas kiel la vorto "paco". Krome shi shatis havi ankau multe da persikoj en sia dormochambro, char chinoj prenis persikon kiel simbolon de longevivado.

    Shi chiam kunportis multajn fetichojn. Kiam la damo de la usona ambasadoro estis forlasonta Chinion, shi demetis unu el ili kaj donacis ghin al shi kun bondeziro, ke ghi gardu shin dum shia longa shipveturado. Shi diris, ke ghuste tiu feticho protektis shin, kiam shi fughis al Taiyuan por eviti atakon de fremdlandaj aliancaj trupoj en 1900. Se oni portus veston iom similan al la funebla, tiu absolute ne devus viziti shin.

Granda rafiniteco

    La imperiestra patrino Cixi estis iom malpli alta ol mezastatura, sed shi portis shuojn kun kalkanumoj altaj je 6 coloj. Kaj krome la manchura robo longa de shultro ghis la instepo elspiris imperiestrecon. Kaj fakte shi vere radiis per imperiestreco. Shi estis belege svelta, shiaj pashoj facilaj, kaj shi aspektis kiel fascina virino, kio tute konformis al shia imperiestrpatrineco. Shia vizagho ne estis belega, sed shi estis energioplena, vigla kaj tre afabla. Shia olivkolora hauto kaj gagatnigraj pupiloj sub la nigraj brovoj faris shian vizaghon charma.