Aprile de 1972 oni elterigis bambuan sliparon "Milita Strategio
de Sunzi" en tombo de Han-dinastio(206 a.K.-220 p.K.) en
Shandong-provinco kaj konkludis, ke la autoro de tiu fama verko
"Milita Strategio de Sunzi" estas Sun Wu, generalo
de Wu-regno en la historia periodo Printempo kaj Autuno(770
a.K.-476 a.K.). Ghi estas rigardata kiel plej kompleta verko
pri milita teorio de antikva Chinio. Ghi ne nur havas gravan
signifon por militaj strategiistoj chinaj kaj alilandaj, sed
ankau estas multe uzata en decido de moderna entreprenado kaj
socia administrado.
Kaj
plie la verko enkorpigas la filozofian penson de dialektika
materiismo.
De
ermito al generalo
Sun
Wu estas nomata ankau Sunzi. Li naskighis ch. la jaro 535
a.K. en Qi-regno (la hodiaua Shandong-provinco). Lia prapatro
iam estis suvereno de malgranda regno. Lia patro estis chefministro
de Qi-regno. La aristokrata familio donis al li bonan medion
por lernado. Li povis legi militajn verkojn malfacile troveblajn
de ordinaraj homoj. En lia infanagho militoj okazis chie en
Chinio. Liaj avo kaj patro estis eminentaj generaloj. Jam
en sia infaneco li propraokule vidis iujn batalojn, kiuj multe
helpis elvolvi lian talenton pri militaj aferoj.
Plenkreskinte,
Sun Wu sentis fortan antipation kontrau interna batalo de
Qi-regno. Tiam potencighis Wu-regno en la sudorienta parto
de Chinio. Sun opiniis, ke tie li povas prosperigi sian karieron
kaj realigi sian ambicion. Kiam li estis 18-jara, li forlasis
Qi-regnon kaj iris al Wu-regno, kie li disvolvis sian karieron,
kaj post lia morto oni enterigis lin en Wu-regno, tial historiistoj
rigardas lin Wu-regnano.
Atinginte
Wu-regnon, Sun Wu ekloghis antauurbe de la chefurbo de Wu-regno.
Tie li kulturis ghardenon, verkis milit-strategian verkon
kaj petis amikojn rekomendi lin al la suvereno.
En
512 a.K. dank' al la ripetada rekomendo de la amikoj, la suvereno
de Wu-regno akceptis lin.
Sun
Wu prezenis siajn verkojn al la suvereno, kiu legis ghin kaj
admiris lin. Tamen li pensis: kvankam la verko estas konvinka,
tamen chu ghi efikas en la milito? La suvereno postulis, ke
Sun Wu ekzercu liajn 180 palacajn knabinojn kaj per tio montru
la utilon de sia verko.
Sun
Wu nomumis du palacajn knabinojn favoratajn de la suvereno
trupestrinoj kaj ordonis al ili gvidi la ekzercadon, dum Sun
Wu mem plenumis la militan leghon. Sun Wu staris sur komanda
teraso, serioze lautlegis postulojn por la ekzercado kaj klarigis
la shlosilajn punktojn. Chion aranghinte, li komencis bati
tamburon por komenci batalon, sed la palacaj knabinoj ne obeis
la ordonon kaj laute ridis. Pro tio la trupo malordighis.
Lau regulo de la milita legho Sun Wu senkapigis la du trupestrinojn
malgrau firma opono de la suvereno kaj nomumis aliajn du trupestrinoj
por daurigi la ekzercadon. Kiam Sun Wu denove batis tamburon,
la formacio estis bonorda. Li petis la suverenon revui. Kvankam
la suvereno perdis siajn amatajn virinojn, tamen li vidis,
ke Su Wu estas severa en la milita disciplino kaj sukcesinta
en la ekzercado, li do nomumis Sun Wu generalo.
Dank'
al severa trejnado, la milita kvalito de la armeo de Wu-regno
evidente levighis. En 506 a.K. gvidate de Sun Wu, la 30 mil
bravaj militistoj de Wu-regno veturis en boatoj kontrauflue
de Yangzi-rivero por ataki la potencan Chu-regnon (en la nuna
Hubei-provinco). Survoje Sun Wu ordonis ke la militistoj forlasu
la boatojn por komenci atakon sur la tero, char li pensis,
ke la armeo de Chu, lerta en batalo sur rivero, certe sin
bone preparis por la defendo. La armeo de Wu-regno gvidate
de Sun Wu rapide sin trudis en Chu-teritorion kaj surprize
sturmis la 200 mil malamikajn soldatojn kaj gajnis kompletan
venkon. Sun Wu kreis brilan ekzemplon venki multajn malamikojn
per malmultaj militistoj. Post tio Wu-armeo foje refoje venkis
aliajn regnojn kaj fondis hegemonion. Oni atribuis tion al
Sun Wu.
Influo
de la penso de Sun Wu
"Milita
Strategio de Sunzi" el 13 chapitroj kun 5 mil ideogramoj
montras ne nur la militan penson de Sun Wu, sed ankau lian
filozofian penson.
La
milita penso de Sun Wu odoras modestan materiismon kaj dialektikajn
vidpunktojn. Li emfazis, ke la venko kaj malvenko de la batalo
ne estas deciditaj de dioj nek de diabloj, sed de la politikaj,
ekonomiaj, diplomatiaj, militaj kaj naturaj kondichoj de la
militantoj. Por prognozi la rezulton de la milito oni devas
analizi la supre menciitajn kondichojn, kio montras lian modestan
materiisman vidpunkton. Li ne nur kredis, ke la mondo estas
objektive ekzistanta, sed ankau opiniis, ke chio en la mondo
estas senchese shanghighanta. Li emfazis, ke oni devas aktive
krei kondichojn en la milito kaj disvolvi sian iniciativon
por akceli shanghighon de la rivalo favoran al li mem. Tio
montras, ke Sun Wu posedis vivecan dialektikon. Ghuste dank'
al tio, ke li resumis richan filozofian rezonon en milita
scienco, li okupis la pozicion same gravan, kiel tiu de Konfuceo
kaj Lauzi en la pensula rondo de la fina periodo de Printempo
kaj Autuno. Li estis rigardata kiel grava pensulo en tiu historia
periodo.
La
milita teorio de Sun Wu multe superis tiun en aliaj verkoj
pri milita strategio en la sama historia periodo. Li profunde
influis la posteulojn per sia eminenta studo. Kvankam en la
moderna epoko estas multe da novtipaj armiloj, diferencaj
de la antikvaj, tamen la fundamenta teorio kaj principoj de
milito traktataj en la verko de Sun Wu restis neshanghitaj.
Pro tio lia verko estas alte taksata de militaj strategiistoj
chinaj kaj alilandaj, hodiauaj kaj antikvaj. Sun Wu tenis
sin serioza en la milito. Li diris en la unua chapitro de
la verko: "Milito estas grava afero de la lando kaj koncernas
la vivon kaj morton de la popolo, ekziston kaj pereon de la
lando, tial oni devas serioze konsideri kaj studi ghin."
Mao
Zedong alte taksis la militajn regulojn de Sun Wu. Mao diris,
ke tiuj reguloj estas scienca vero. En 1990, kiam okazis Golfa
Milito, usona generalo aplikis iujn militajn principojn de
Sun Wu, kiuj kontribuis al la gajno de la milito. En la antauparolo
de la angla versio de "Milita Strategio de Sunzi"
legighas: "La penso de tiu china milita strategiisto
antau 2500 jaroj estas utila por studi la militon en la nuklea
epoko."
"Milita
Strategio de Sunzi" estas aplikata ne nur en militaj
aferoj, sed ankau en aliaj kampoj de la socio kaj precipe
en komerca entreprenado. Japana entreprenisto diris: "Administri
entreprenojn per la milita strategio de Chinio estas pli efike
kaj racie ol per usonaj metodoj." Fama usona ekonomikisto
diris: "Multaj principoj kaj teorioj en 'Milita Strategio
de Sunzi' estas valoraj ech hodiau."
|