Iam
la historio ne estas justa. Ekz., inter la 24 historiaj libroj,
kiuj preskau enhavas la tutan historion de Chinio, ne trovighas
ech unu por la Okcidenta Xia-regno ekzistanta 200 jarojn.
Eble tio ne estas kulpo de historiistoj. Antau ol ili kolektis
historiajn materialojn pri la regno, ghi pereis en militoj
kaj malaperis ankau la regnanoj -- dangshjang-oj.
La
Okcidenta Xia-regno postlasis multajn enigmojn al la postaj
esploristoj, kiuj tamen ne forlasis serchadon de ghi malgrau
ghia blanko en historiaj materialoj. Dank' al la ruinoj de
konstruajhoj, la elterigitaj fragmentoj kaj la progresanta
esplorado, iom post iom klarighis la aspekto de la regno kaj
plimultighis rakontoj pri ghi.
DANGShJANG-NACIO
KAJ GhIA UNUA REGNESTRO
Antau
la fondigho de la Okcidenta Xia-regno, kiel ghia chefa konsisto
la dangshjang-oj jam longe vivis en la okcidenta parto de
Chinio. Ili shatis migradon kaj ghenerale loghis en loko kun
akvo kaj herboj. Pro najbareco Dangshjang-nacio estis profunde
influata de la kulturo de Tubo (antikva Tibeto), precipe de
budhismo. En la 7-a jarcento, por eviti aneksadon de aliaj
nacioj, Dangshjang-nacio transloghighis orienten al la nunaj
Ningxia kaj Shaanxi, kun permeso de la imperiestro de Chinio.
La imperiestro honore donis la familian nomon Li al la prapatroj
de Li Yuanhao. En 1038 Li Yuanhao fondis la Okcidentan Xia-regnon,
kiu dauris dum la regperiodo de Song-dinastio (960-1279).
La
ambicia Li Yuanhao konis budhismajn sutrojn kaj sciis la lingvojn
hanan kaj tuban, lertis en pentrado kaj havis kreivecon. Bone
edukita, li shatis de infaneco literaturon kaj arton. Kiel
lingva geniulo li kreis la lingvon de la Okcidenta Xia. Ghiaj
ideogramoj estis similaj al la han-aj pro influo de tiuj de
Tang- kaj Song-dinastioj. Hodiau, kiam oni foliumas klasikajhojn
el ideogramoj de la Okcidenta Xia, oni diras: "Je la unua
vido chiuj ideogramoj estas konataj, tamen fakte neniu estas
konata." Per la de li elpensitaj 6000 ideogramoj Li Yuanhao
postlasis malfacilajhojn al la postaj fakuloj. Tion mi pritraktos
sube.
FORTONDI
LA HAROJN
Li
Yuanhao fondis la regnon intencante, ke ghi disvolvighu kaj
neniam pereu. Por ke lia popolo karakterizighu per forta nacieco,
li donis dekretojn "fortondi la harojn" kaj "shanghi vestojn
de Han-nacio". Li unue fortondzis al si la harojn kaj ordonis
chiujn popolanojn tion fari. Tiuj, kiuj ne faros tion en tri
tagoj post ricevo de la dekretoj, estos mortigitaj. Sub lia
devigo la dekretoj estis obeataj en la tuta regno. Finfine
chiuj viroj estis senharaj kun orel-ringoj kaj virinoj kun
alta hartubero kaj harpingloj. Krome Li Yuanhao ordonis shanghi
la han-an portadon de "rugha vesto kaj nigra chapo" al sianacia
portado de "blanka chemizo kun strikta veshto ekstere, felta
chapo kun rughaj subshtofo kaj frangho". Li ankau faris severan
politikon por la vestoj de shtatoficistoj kaj ordinaraj popolanoj.
Kvankam similaj al tiuj de han-oj, la vestoj de shtatoficistoj
de la Okcidenta Xia-regno konservis densan naciecon. Kaj la
reformado de Li Yuanhao pri vestoj metis fundamenton por la
vesta kulturo de la regno.
KREADO DE LA
IDEOGRAMOJ DE OKCIDENTA XIA
Li
Yuanhao konsciis, ke la vestoj nur en formo unuigis la dangshjang-ojn,
kaj por kunligi ilin en spirito li bezonis ion alian krom
budhismo. Jen kial li kreis la ideogramojn de la Okcidenta
Xia. En 1804 en Liangzhou (nun Wuwei) de Gansu, erudiciulo
de Qing-dinastio trovis steleon kun ideogramoj de la Okcidenta
Xia. Tio tamen ne altiris al si sufiche da atento. Cent jarojn
poste, en pagodo-tombo en Heicheng, Interna Mongolio, oni
elterigis pli ol 8000 dokumentojn de la Okcidenta Xia-regno,
kiuj inkluzivas konfuceanismajn kaj budhismajn klasikajhojn,
vortarojn, literaturajhojn, leghajn dokumentojn, medicinajn
librojn, almanakojn, diagramojn kaj sorchajhojn. La elterigho
vekis grandan surprizighon.
Tamen
dechifri la ideogramojn estis kaprompe. Surbaze de vortaro
farita de regnanoj de la Okcidenta Xia, fonetika transskribo
de antikva hinda kaj tibeta lingvoj pri la lingvo de la Okcidenta
Xia, la esploristoj strukturis vochan sistemon de la nomitaj
ideogramoj; post multjara esplorado oni klare konis la gramatikon
kaj etimologion de la lingvo de la Okcidenta Xia. La klasikajho
kun tibet-lingva fonetika transskribo temas chefe pri budhismo,
char la dek generacioj da regnestroj adoris budhismon, precipe
la tibetan budhismon. La klasikajho montras, ke la Okcidenta
Xia-regno intime rilatis al Tubo kaj estis influata politike
kaj ekonomie de Song-dinastio. Ekz., krom ghiaj propraj moneroj,
en la regno cirkulis ankau moneroj de Song-dinastio.
GRAVA MALKOVRO
Kvankam
la ideogramoj de Okcidenta Xia ne estas tiel maturaj nek vivipovaj
kiel tiuj de la china lingvo, tamen ili estas grava atestajho
de tipografio, unu el la kvar inventoj de la antikva Chinio.
La
china tipografio atingis la kulminon de sia disvolvigho en
Song-dinastio. Influate de tio, la Okcidenta Xia-regno grandnombre
presis konfuceanismajn kaj budhismajn klasikajhojn en sia
lingvo kaj la han-a lingvo. Inter la en Rusio konservataj
klasikajhoj en la lingvo de la Okcidenta Xia trovighis kvar
specoj da tipografiaj budhismaj sutroj. Ghis nun ankorau ne
trovighis han-lingva sutro farita en Song- kaj Yuan-dinastioj,
tiuokaze ili farighis pli raraj. En 1991 oni trovis 9 volumojn
de budhismaj sutroj en la lingvo de la Okcidenta Xia en Helan-gubernio
de Ningxia. Chinaj fakuloj konstatis, ke ili estas lignaj
tipoj faritaj en la posta periodo de la Okcidenta Xia-regno.
Ili ne nur estas la plej antikvaj lignaj tipoj konservataj
en la mondo, sed ankau atestas, ke jam en Song-dinastio oni
inventis kaj ekuzis lignajn tipojn.
ETERNA RIPOZEJO
DE REGNESTROJ
La
koncizan naskighjaron de ligna tipografio ne povis diri al
ni Li Yuanhao kaj liaj posteuloj. Ili, la 9 generacioj da
regnestroj de Okcidenta Xia-regno, kushas en la mauzoleoj
ghis nun ankorau imponaj.
Tiuj
mauzoleoj, en formo de piramido, situas che la piedo de Helan-montaro
en la okcidenta antauurbo de Yinchuan, chefurbo de la Ninghia-a
Huj-nacia Autonoma Regiono. Oni trovis ilin komence de la
70-aj jaroj. En dezerto kun areo de 50 kvadrataj kilometroj
sidas 9 mauzoleoj de regnestroj kaj 200 tomboj de altranguloj.
Kiel restajho de la regno la tombaro estas bone konservata.
Chiu
mauzoleo, rigardanta al sudo, estas kompleta konstruajharo.
Ghi, chirkauita de muroj, konsistas el du partoj ekstera kaj
interna. Che chiu angulo estas turo; en la antaua parto estas
du simetriaj terasoj kaj tri kioskoj, en kiuj staras steleoj
kun ideogramoj de la Okcidenta Xia kaj hanoj, kiuj prikantas
la regnestrojn. Antau la centro de la interna parto estas
templo por oferado, malantau ghi estas kvin- au sep-etagha
stupao.
La
konstrua stilo de la mauzoleoj unuflanke estis influata de
tiu de Tang- kaj Song-dinastioj kaj aliflanke portas siajn
naciajn ecojn. Ekz., la stupaoj spegulas, ke la regnestroj
kredis je budhismo, sed la nombro de kioskoj estas nepara
? tio ne sekvas la simetrion de la tradicia china arkitekturo.
.
|