Unua-pagho>> Kulturo >> Historio

 

 

 


Posteulo de Sunzamkampo fondis la reghlandon Guge

    La loko, kie trovighas la ruino de Guge, estas ununura seka loesa regiono sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho. Chie oni povas vidi strangformajn terajn arbaron kaj montojn, sekighintajn riverojn kaj lagojn.

    En la 633-a jaro Sunzamkampo venkis la tribojn en Tibeto kaj fondis en Lhasa Tubo-regnon, kaj li farighis la unua reganto de Tubo-dinastio.

    En la mezo de la 9-a jarcento la lasta reganto Langdama de Tubo-regno estis murdita de perfidulo kaj eksplodis granda ribelo de servutuloj kaj plebanoj, kio pereigis Tubo-dinastion daurantan 300 jarojn. De tiu tempo Tibeto falis en kaoson de splitigho kaj la situacio shanghighis en la 13-a jarcento, kiam Yuan-dinastio unuigis Chinion.

    La triageneracia nepo Jidenimagun de Langdama fughis okcidenten milojn da kilometroj kaj atingis Ali. Li elektis Pulan kiel sian rifughejon, char la loko havis mildan klimaton. Lia filo Dezugun preferis Zhaburang kaj Tuolin kun abundaj produktajhoj kaj fondis tie sian regnon Guge. Tie la klimato estis milda kaj flauro richa, kio tre taugis por terkulturo kaj brutobredado. Oni povas diri, ke Guge estis unu el la malgrandaj regnoj post la pereo de Tubo-regno, ke la reganto de Guge estis rekta posteulo de reganto de Tubo.

Revenu