La
regno Guge havis sian prosperon en la unuaj jaroj de la 17-a
jarcento, kion pruvis arkeologia esplorado pri la ruino.
La
ruino de la regno areas 720 mil kvadratajn metrojn kaj granda
parto de la ruino dislokighas sur la teraj montoj sude de
Xiangquan-rivero. De la piedo ghis la supro, la montodeklivoj
estis plene kovritaj de domoj, stupaoj kaj kavernoj. Subtere
estis tuneloj kaj ekstere chirkaumuroj kun bazo el shtonoj.
Che la anguloj de la urbomuroj estis citadeloj. Sur la montpinto
estis palaco de la reganto, kiu konsistis el la somera kaj
vintra palacoj. La somera palaco jam tute disfalis, kaj la
vintra restis bona. Sude de la montpinto estis kunvenejo kun
areo de 400 kvadrataj metroj. Krome estis malgranda preghejo
kun kasono, freskoj kaj turnebaj preghradoj en la mezo. Nordoriente
estas ruino de pli ol 300 domoj kaj 300 kavernoj, kies areo
estas 12-18 kvadrataj metroj. Fakuloj supozis, ke ili estis
loghejoj de mandarenoj kaj monahhoj. Antaue estis pli ol 800
kavernoj kaj nun restas 300, kiuj estis uzataj kiel loghejoj,
tenejoj de grenoj kaj armiloj, kaj en iuj kavernoj oni ankorau
povas trovi kirasojn, shildojn, longajn glavojn k.a. armilojn.
Granda
parto de la ruino estis okupataj de temploj. Nun la rugha,
blanka kaj aliaj 3 temploj estis bone konservataj. En la temploj
estas argilaj budhoj kaj belkoloraj freskoj kaj portretoj
de la regantoj kaj princoj de Tubo-dinastio. Ili markis tre
altan nivelon de la kulturo de Guge.
En
la unuaj dekoj da jaroj de la 17-a jarcento la reghlando estis
prospera, la vivo de la popolo kvieta, kaj ghia influo atingis
ne nur la tutan Tibeton, sed ankau la lokon de la nunaj Hindio
kaj la norda parto de Pakistano, kio faris la lokon granda
fama urbo.
Revenu
|