La
ruino de Guge montris, ke dank' al konstruado en pli ol 700
jaroj, la tuta monto estis fortikigita de reto da tuneloj
kaj malfacile atakebla, dum la urbanoj povis facile eltirighi.
Sed kial la tiel potenca lando malfacile atakebla abrupte
pereis? Specialistoj havas la saman konkludon post esplorado
pri la loko, ke epidemio kaj subita atako de hindoj pereigis
la landon. En la milito multaj korteganoj kaj popolanoj mortis
kaj la postvivantoj fughis malproksimen.
La
reghlando Guge situis en malproksima izolita loko kaj estis
malfacile atingebla por vojaghantoj, tial la ruino restis
bone konservata dum centoj da jaroj. Kiel ruino de grava palaco
en la historio de Tibeto, ghi estas difinita de la china registaro
kiel landnivela protektata historia restajho kaj la registaro
disponigis grandan sumon da mono por ripari ghin.
Revenu
|