Chinio
trapasis longan primitivan socion kaj en la 21-a jc. a.K. eniris
en Xia-dinastion, la unuan dinastion en la china historio. De
tiam Chinio eniris en la sklavan socion. Post Xia-dinastio aperis
Shang-dinastio (16-a jc. - 11-a jc. a.K.) kaj la Okcidenta Zhou-dinastio
(11-a jc. - 770 a.K.). En tiuj du dinastioj la sklava socio
multe disvolvighis. La sekvantaj historiaj periodoj de Printempo
kaj Autuno kaj Militantaj Regnoj (770 -221 a.K.) estis rigardataj
kiel la transira periodo de la sklava socio al la feudisma.
Chinio
estas unu el la landoj, kies ekonomio disvolvighis plej frue.
Jam antau 5-6 mil jaroj la loghantoj en la baseno de la Flava
Rivero vivtenis sin per terkulturo kaj brutobredado. En Shang-dinastio
antau 3 mil jaroj chinoj jam sciis fandi bronzon kaj ekuzis
ferajhojn. Tiam ili jam konis ceramikon kaj povis glazuri
la ceramikajhojn. Evoluis ankau silka produktado kaj aperis
la plej frua jhakardo en la mondo. En la periodo de Printempo
kaj Autuno (770-476 a.K.) aperis tekniko de ferfando. En la
periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) Li Bing kaj lia
filo kune konstruigis akvoutiligan konstruon Dujiangyan proksime
de Chengdu, Sichuan-provinco, kiu racie aranghis irigacian,
akvodrenan kaj sabloforigan interrilaton. Dujiangyan estas
majstrajho en la antikva akvoutiliga tekniko kaj nun ankorau
ludas gravan rolon. En la periodoj de Printempo kaj Autuno
kaj Militantaj Regnoj ekstreme viglis ideologia kaj akademia
aktivadoj kaj aperis multaj filozofoj, pensuloj kaj strategiistoj,
kiel Konfuceo, Laozi, Mozi kaj Sunzi.
Revenu
|