En
221 a.K. la ambicia suvereno de Qin-regno Ying Zheng finis
la militan kaoson kaj fondis unuigitan centralizisman multnacian
imperion Qin, la unuan feudan dinastion en la china socio.
Li estis la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Li unuigis la
skriban lingvon, sistemon de mezurunuoj kaj tiun de prefektujoj,
kaj konstruigis la Grandan Muron 5 mil kilometrojn longan
kaj grandiozan palacon kaj mauzoleon en Xianyang kaj Lishan
respektive. La palaco ruinighis en milito, tamen la subtere
kashitaj trezoroj rezervighas. La malkovrita impona argila
legio de Qin-mauzoleo estis honorita kiel la oka miraklo de
la mondo. En la lasta periodo de Qin-dinastio eksplodis la
unua kamparana ribelo en la china historio. La kamparana armeo,
gvidata de Chen Sheng kaj Wu Guang, peze batis la reghimon
de Qin. Nelonge post eksplodo de la ribelo, ekribelis ankau
Liu Bang, deveninta de familio de plebanoj, kaj Xiang Yu,
deveninta de aristokrata familio. Poste ili kune renversis
Qin-dinastion. Post pliaj bataloj en kelkaj jaroj inter si
Liu Bang venkis Xiang Yu kaj fondis potencan Han-dinastion
en 206 a.K.
En
la dinastio Han multe disvolvighis agrikulturo, metioj kaj
komerco. Kiam imperiestro Liu Che estis sur trono (140-87
a.K.) la dinastio atingis la kulminon de sia disvolvigho.
Li venkis la potencan rivalon hunoj kaj sendis korteganon
Zhang Qian al la Okcidento kaj malfermis la mondfaman Silkan
Vojon, kiu komencighis de Chang'an, chefurbo de la dinastio,
etendighis okcidenten tra Xinjiang kaj Mez-Azio kaj fine atingis
la orientan bordon de Mediteraneo. Per la Silka Vojo belaj
chinaj silkajhoj transportighis okcidenten. En 33 a.K. la
belega palaca virino Wang Zhaojun lau ordono de la china suvereno
edzinighis al Huhanya, reganto de la hunoj, kaj per tio teksis
belan historion pri geedzigho de huno kaj hanino.
. Revenu
|