La
dinastio Han dauris 426 jarojn kaj en 220 p.K. la china historio
eniris en la periodon de la Tri Regnoj, kiam la regnoj Wei,
Shu kaj Wu piramide ekzistis en Chinio. En tiu periodo viglis
sur la politika tereno Cao Cao, Zhuge Liang kaj Sun Quan.
Cao estis fondinto de la regno Wei. Li varbis multajn talentajn
personojn, garnizonighis armeon en landlima regiono por terkulturado
kaj tenis hegemonion en norda Chinio. Zhuge Liang estis chefministro
de Shu-regno. Dum jarmiloj lia nobla spirito kaj granda sagho
estis multe laudataj de la popolo. Sun Quan estis fondinto
de Wu-regno. Li engaghis terkulturan oficiston, praktikis
militistan terkulturadon kaj akcelis la ekspluaton de tero
sude de Yangzi-rivero. Iliaj meritoj legighas en la romano
"Tri Regnoj". Post la Tri Regnoj Chinion regis la
dinastio Jin kaj la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj.
Revenu
|