Yang
Jian unuigis la chinan socion kaj fondis la dinastion Sui,
kiu tamen ekzistis mallonge. Eksplodis kamparana ribelo fama
en la china historio. En 618, en la milito kontrau la kortego,
Li Yuan fondis la dinastion Tang (618-907). Li Shimin, filo
de Li Yuan, estis ambicia kaj sukcesplena suvereno en la china
historio.
Li praktikis serion da politikoj, kiuj pushis la chinan socion
al senprecedenca prospero. Tiam multe progresis agrikulturo,
metioj kaj komerco. Prosperis ankau tekstilado, tinkturado,
ceramiko, metalurgio kaj shipkonstruado. La akva kaj tera
trafiko retis tra la lando. Tiam Chinio havis ekonomian kaj
kulturan rilatojn kun Japanio, Koreio, Hindio, Persio kaj
arabaj landoj.
Revenu
|