La
Kvin Dinastioj kaj Dek Regnoj (907-960) sekvis Tang-dinastion.
En 960 Zhao Kuangyin faris shtatrenverson, fondis Song-dinastion
(960-1279) kaj mem imperiestrighis. En 1206 brava tribestro
Ghingis-Hhano unuigis la mongolajn tribojn kaj fondis mongolan
hhanejon. Lia nepo Kublaj-Hhano suverenighis en Chinio en
1271 kaj fondis Yuan-dinastion (1271--1368). Li prenis Dadu,
la nunan Pekinon, kiel chefurbon de sia granda imperio. En
la regperiodo de Song kaj Yuan la industrio kaj komerco, inkl.
de la ekstera komerco, estis evoluintaj. Multaj alilandaj
komercistoj kaj turistoj veturis al Chinio. Itala vojaghisto
Marko Polo faris longan ekskurson en Chinio kaj vivece kaj
detale priskribis
en siaj vojaghnotoj la richon de Chinio kaj prosperon de ghiaj
industrio kaj komerco. Paperfarado, presado, kompaso kaj pulvo
estas gravaj inventajhoj de la antikva Chinio. Ili iagrade
disvolvighis en Song- kaj Yuan-dinastioj kaj iom post iom
popularighis tra la tuta mondo. Per tio la china nacio faris
grandan kontribuon al la homa civilizacio. En 1368 Zhu Yuanzhang
fondis Ming-dinastion (1368-1644) kaj prenis Nankinon kiel
sian chefurbon. Zhu Di, lia filo, surtronighis en 1403 kaj
translokis la chefurbon de Nankino al Pekino. En Ming-dinastio
la china ekonomio daure progresis kaj en la fina periodo de
tiu dinastio jam aperis kapitalisma burghono, dume la amika
kontakto inter Chinio kaj aziaj kaj afrikaj landoj farighis
pli kaj pli ofta. En tiu periodo, en nordorienta Chinio, levighis
manchuroj, kiuj finfine establis sian regadon super la tuta
Chinio, gvidate de Nurhachi kaj liaj posteuloj. En 1644 ili
fondis Qing-dinastion (1644-1911). Kangxi (1661-1722 sur trono)
kaj Qianlong (1735-1796) estis famaj suverenoj de la dinastio.
Tiam en Chinio regis paco kaj ekonomia prospereco.
Revenu
|