Sur
la monto Longgu apud Zhoukoudian, sudokcidente de Pekino,
estas shtonkavernoj. De 1927 chinaj sciencistoj trovis sinsekve
en tiu loko pli ol 40 fosiliojn de simi-homoj. Krome, oni
elfosis fosiliojn de pli ol 90 specoj de mamuloj, dekmilojn
da krudaj shtonaj instrumentoj kaj cindron miksitan kun lignokarbo,
animalaj ostoj, semoj de celtido kaj shtonpecoj. La simi-homaj
fosilioj kaj restajhoj de la antikva kulturo montris, ke tie
antau ch. 500 mil jaroj amase vivis primitivaj homoj. Ili
estis la pekinaj simi-homoj, fame konataj en la tuta mondo.
Lau
aspekto la pekinaj simi-homoj tre similis al simioj, sed ili
estis homoj, char ili jam povis iri rektastare kaj elfari
pintajn kaj akrajn shtonajn instrumentojn kun egho por chasi
bestojn kaj elfosi mangheblajn tuberojn de plantoj.
Ili
scipovis porti naturan fajron estigitan per fulmo al sia kaverno
por baki manghajhon kaj sin varmigi, kaj konservi la fajron
longtempe.
Tiam
en la loko, kie vivis pekin-homoj, la klimato estis varmeta
kaj humida, chie kreskis arbaroj kaj herboj. Sur la vasta
herbejo vivis grupe sovaghaj chevaloj, cervoj, megaceroj (Megaceros
pachysteus) kaj antilopoj. Ankau rinoceroj kaj elefantoj iris
ofte tien por serchi manghajhon. Che la riveroj kaj lagoj
vivis bubaloj, lutroj kaj riveraj leopardaj katoj. En la densaj
arbaroj vivis tigroj, leopardoj, lupoj, ursoj kaj aliaj rabobestoj,
kiuj minacis la pekinajn simi-homojn. En tia danghera medio
la pekinaj simi-homoj kunvivis kelkdekope, kune kolektis fruktojn
de arboj kaj chasis bestojn. La trovitaj fosilioj de simi-homoj
montras, ke ili vivis meznombre nur 14-15 jarojn.
Travivinte
longan periodon de ch. 300 mil jaroj, la pekinaj simi-homoj
akumulis richan sperton en la laboro, ankau ilia socia organizo
ekshanghighis kaj iom post iom ili transiris de primitivaj
homoj al klana socio.
|