Unua-pagho>> Kulturo >> Historio

 

 

 


De la primitiva homaro al la klana socio

Ghermo de matriarka klana socio --
Dingcun-homoj kaj montkavernuloj

    Antau ch. 200 mil jaroj la simi-homoj evoluis en paleohomojn, kiuj havis tre grandan progreson en la korpa aspekto. En vasta tereno de Chinio oni trovis paleohomojn. Inter ili la Dingcun-homoj trovitaj en Shanxi-provinco, vivantaj antau ch. 100 mil jaroj, estis tre famaj.

    Samtempe kun tio oni trovis pli ol 2 mil shtonajn instrumentojn. Ankau la Dingcun-homoj puzis hakajn, skrapajn kaj pintajn instrumentojn kaj faris shtonajn trieghajn pintajhojn kaj sferajn instrumentojn. La shtonaj globoj kun grandeco de pomo eble estis iliaj chasiloj kiel kunshnuraj shtonaj jhetiloj. Ili envolvis du shtonajn globojn per felo respektive kaj ilin kunligis per fela shnuro. Dum chasado ili tenis unu globon enmane kaj svingis la alian tiel, ke ghi rondire flugu en la aero, kaj poste jhetis ghin al la celita objekto. La turnighanta shnuro kun shtongloboj povis volvi la kolon au piedon de la chasajho. Oni iam trovis en Xujiayao - unu el la historiaj restadejoj de Dingcun-homoj - pli ol 1500 tiajn globojn, kiuj ja estis siatempe avangardaj armiloj.

    Tiam la paleohomoj komencis forlasi malordan geedzighon kaj iris en la stadion de sangaparenca geedzigho inter anoj de samaj generacioj.

    Ghis antau ch. 50 mil jaroj la paleohomoj evoluis en novhomojn. El la historiaj restadejoj de novhomoj trovitaj en Chinio, la plej fama estas tiu de montsupraj kavernuloj vivantaj antau 17-18 mil jaroj. Ili loghis en kaverno supre de la monto Longgu apud Zhoukoudian, tial oni nomas ilin montsupraj kavernuloj. Ilia aspekto estas tre simila al tiu de la nunaj chinoj.

    La montsupraj kavernuloj havis pli progresajn laborilojn kaj laborkapablon. Ili povis bori truon kaj poluradi. En la kaverno oni trovis 82-milimetran ostan pinglon glatan kun akra pinto kaj malgranda truo. Tio montris, ke ili tiam portis kudritan felveston. Ili kunligis truitajn bestajn kaj fishajn ostojn, konkojn kaj shtonetojn, kaj pendigis ilin sur la kolo kiel ornamajhon. La montsupraj kavernuloj jam posedis rimedon por fari fajron. Inter la historiaj legendoj de Chinio estas unu pri "ligno-borado de Suirenshi por fari fajron", kiu ghuste spegulis la tiutempan atingon.

    Ili organizis sin en relative fiksitajn grupojn lau la sangaj parencoj kaj vivis en matriarka klana socio. Ili simple dividis inter si la laborojn lau malsamaj seksoj kaj aghoj. La viroj okupighis pri chasado kaj la virinoj pri kolektado de fruktoj kaj aliaj, preparado de manghajhoj, kudro de vestoj kaj vartado de idoj. En la socio de amasa geedzigho ili konis nur sian patrinon, sed ne la patron. La virinoj ludis gravan rolon en la klano kaj posedis pli gravan pozicion ol la viroj.

    En ilia tombejo oni trovis chirkau la mortintoj shutitan pulvoron de hematito, kiu eble simbolis sangon. Tio montris, ke ili jam havis primitivan religian koncepton. La akompanajhoj che la mortintoj estis shtonaj instrumentoj kaj ornamajhoj sen evidenta diferencigo. Tio signifas, ke la membroj de la klano estis egalrangaj.