Forpasis
longa malfacila tempo. En la tempo antau 6-7 mil jaroj, en
iuj lokoj che la Flava Rivero kaj la malsupra baseno de Yangzi-rivero
de Chinio, la matriarka klana socio iris en sian prosperan
stadion.
Apud
Xi'an, chefurbo de Shaanxi-provinco, trovighas Ekspoziciejo
de la Historia Restadejo Banpo, kie oni povas klare koni la
matriarkan klanan socion.
La
restadejo, che la orienta bordo de la rivero Changhe, okupas
areon de ch. 50 mil kvadrataj metroj, inkluzive de loghtereno,
ceramika bakujo kaj komuna tombejo. Chirkau la loghtereno
estas fosajho pli ol 300 metrojn longa kaj 6 metrojn profunda
kaj largha respektive por protekti ilin de bestoatakoj. En
la tereno dislokighas pli ol 200 diversformaj terkavernoj,
kiuj estis ilia komuna tenejo por konservi grenon. Krome,
en ghi trovighas ch. 50 domoj, el kiuj iuj estas duone subteraj
ortangulaj, kaj aliaj surteraj rondaj kun pintaj tegmentoj,
kaj ambau specoj kun areo de ch. 30 kvadrataj metroj. En la
mezo de chiu domo trovighas fajrokavo por varmigi la domon.
Chiuj domoj alfrontas al unu centra granda ortangula domo
kun areo de ch. 150 kvadrataj metroj. Ghi estis loko por okazigi
klanan kunvenon, feston au religian aktivadon. Oni taksis,
ke tiu vilagho povis enteni ch. 400 loghantojn. En la domo
estas ceramikaj potoj kaj shtonaj instrumentoj. Oriente ekster
la ronda fosajho estas bakforno por fajenco, kaj norde tombejo.
En
la restadejo eksponighas multaj frote formitaj shtonaj hakiloj,
shtonaj, konkaj kaj ceramikaj falchiloj, kaj ankau greno,
legomsemoj kaj ceramikajhoj, konservitaj en kaverno. Tio montris,
ke la Banpo-homoj longe fiksloghis tie kaj regule kulturis
grenon kaj legomojn, kio provizis ilin per chefaj nutrajhoj.
El
iliaj ceramikajhoj trovighas speco de poto kun du ujoj unu
sur la alia. La malsupra ludas rolon de kaldrono kaj la supra
tiun de vaporumilo, la plato inter ili surhavas truetojn.
Tie estas ankau alispeca poto kun eta busho, granda ventro
kaj pinta fundo, kiu povas mem klinighi por ghisplene cherpi
dum preno de akvo. La desegnoj sur la ceramikajhoj estas egallateraj
trianguloj, paralelogramoj, fishaj, ranaj, shafaj, cervaj
kaj aliaj figuroj. Ili estas eminentaj primitivaj artajhoj.
Oni
trovis sur koloraj ceramikajhoj de Banpo 22 specojn de signoj,
kiujn chinaj filologoj opinias rudimento de la fruperioda
china skriblingvo.
|