Antau
ch. 5 mil jaroj la ekonomio de la klanaj triboj, loghantaj
en la basenoj de la Flava Rivero kaj Yangzi-rivero, havis
rimarkindan disvolvighon, iliaj terkulturaj instrumentoj farighis
pli avangardaj, la areo de la kampoj pligrandighis kaj la
produktokvanto pliighis. Ili ankau bredis gregojn da porkoj,
bovoj, shafoj, chevaloj kaj kokoj.
Pro
la disvolvigho de terkultura produktado, la viroj, kiuj antaue
okupighis pri chasado kaj fishado, iom post iom transiris
al terkulturo kaj ceramika produktado. La virinoj kontraue
iom post iom forlasis tiujn chefajn produktajn fakojn kaj
okupighis pri shpinteksado kaj mastrumado. Tial la viroj iom
post iom posedis regan pozicion en la produktado kaj vivo.
En la geedzigho aperis la fenomeno, ke la edzino loghadis
che la edzo. Ankau la sanga interrilato kaj hereda sistemo
komencis esti kalkulataj lau la patra linio. Tiam la matriarka
klana socio transiris en la stadion de la patriarka klana
socio. Aperis ankau privata posedo, richeco kaj malricheco.
La primitiva socio iom post iom disfalis kaj transiris en
la sklavan socion.
|